Pieda kaj bicikla promenado kun BEMI
Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn

Loka

Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !

Ni starigos nian programon por la semajno sur itineroj taŭgaj por piediriri kaj/aŭ bicikli kaj por profiti la multajn vizitindajn lokojn ĉirkaŭ Greziljono kaj laŭ la diversaj verdaj vojoj en la regiono. Laŭ la vetero kaj via em, ni promenos piede aŭ bicikle. Ni biciklos inter 20 kaj 60 km ĉiutage. Alportu vian biciklon !

Planita horaro : 8h matenmanĝo, 9h foriro, 17h-18h reveno, 19h vespermanĝo, 20h30 vespera programo.

La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Olivier akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial li atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj. 

Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni ofte babiladas kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Olivier povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj.

Olivier BUISSON estas kampogardisto (kampara policisto) laŭprofesie, li pasie ŝatas migradon kaj Esperanton.