2-a Ĉemara Esperantista Amuza Feriado
Internacia ĉemara amuza feriado de esperantistoj kun dancoj kaj kantoj

Internacia

Balta maro en junio? Tre bona ideo: sen amaso da homoj, dum bela vetero.
De multaj jaroj esperantistoj uzas tiun eblecon en Mielno, partoprenante en ĈEP.
Ni proponas alian ripozlokon – Niechorze.
Ĝi estas pitoreske lokigita inter la maro kaj lago Liwia Łuża, havas puran, larĝan plaĝon kaj estas cirkaŭigita de la arbaroj. Oni povas promeni laŭ la marbordo vizitante aliajn interesajn vilaĝetojn (Pogorzelica, Rewal, Trzęsacz, Pobierowo).
La ripozdomo ”GRAŻYNA”, en kiu ni loĝos estas eble ne tro luksa, sed havas ĉion necesan por ke la grupo povu komune manĝi kaj pasigi la tempon - grandan manĝejon, apudan korton, parkejon. Cetere ĝi troviĝas tuj apud la strando (str. Parkowa 3 / Morska)
Dum la ferio – krom ripozado, sunbruniĝado kaj promenoj – ni proponas ankaŭ komunan programon – laborgrupon de cirklaj dancoj, komunajn artajn vesperojn, dancvesperon. Por volontuloj estos ebleco lerni Esperanton.
Organizanto: Silezia Esperanto-Asocio el Wrocław. Por ricevi pluajn informojn bonvolu turni al ĉeforganizantino Teresa Pomorska el SEA.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉