🖥 IKIKO 2022
Internacia Kongreso pri Interkultura Komunikado

Loka

INTERNACIA KONGRESO DE INTERKULTURA KOMUNIKADO - IKIKO 2022

Inter la 8a kaj 12a de novembro disvolviĝos nova eldono de IKIKO, post la spertoj en 2020 kaj 2021.

IKIKO estas la Esperanta akronimo de “Internacia Kongreso pri Interkultura Komunikado”. Tio estas kongreso, en kiu ĉiu ajn, sendepende de sia akademia kaj ekonomia statuso kaj lingvo, povas partopreni per kontribuo de materialo rilata al interkultura komunikado.

IKIKO celas esti pli ol nur kongreso, ĝi estas plurdimensia. Unuflanke temas pri scienca sperto, kiu sendas artikolojn al scienca revuo. Aliflanke ĝi estas renkontiĝo de homoj kaj komunumoj. La temo de IKIKO estas interkultura komunikado el larĝa vidpunkto. IKIKO estas plurlingva: unu el ĝiaj celoj estas plifortigi la gepatrajn lingvojn, elektitajn de la sidejoj kaj ĝi ankaŭ estas multloka, ĝi realiĝas per la partopreno de aŭtonomaj ejoj el diversaj partoj de la mondo.

058C163F-692D-4649-A3CB-0A49280496E0.jpeg 167 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ikiko.civiencia.io/eo

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen