🖥 32-a Ŝtata Esperanto-Renkontiĝo de Rio-de-Ĵanejro
10:00 - 17:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Regiona unutaga evento okazas rete

Loka

Partoprenu en la 32-a Ŝtata Esperanto Renkontiĝo, rete kaj senpage, en la 21-a de majo.

32-a Ŝtata Esperanto-Renkontiĝo

 La Ŝtata Renkontiĝo estas la ĉefa evento ĉiujare organizita de AERĴ, kun la celo kunvenigi la esperantistojn de ŝtato Rio-de-Ĵanejro, stimuli la uzadon de Esperanto kaj ankaŭ prezenti la Internacian Lingvon al la ekstera publiko.

Ĉi-jare la eventa ĉeftemo estas "AERĴ 80 jaroj", festmemore al la datreveno de la fondiĝo de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro.

La evento enkalkulos prelegojn, aktivaĵojn por ne parolantoj de Esperanto kaj komencantoj, krom artaj prezentaĵoj kaj omaĝoj. 

Por aliĝi kaj ricevi informojn pri partopreno, plenigu la aliĝilon.

Programo
10:00  Malfermo
 10:10  "Onde ninguém é estrangeiro" - Daniel Cotarelo (Argentino) - prelego en la portugala
 11:00  "Kvizo kun Manuela kaj Vitor" - Manuela Burghelea (Rumanio/Skotlando) kaj Vitor Mendes - aktivaĵo por komencantoj
 12:00  Paŭzo
 14:00  "Georfoj kaj la Asocio Nova Familio en milita regiono en DR Kongo" - Betti Maul (Germanio)
 15:00  "AERĴ 80-jara: gutoj da historio el Rio Esperantista" - Allan Argolo
 16:00  Omaĝoj al AERĴ-anoj
 16:30  Muzika momento - Ilmar Ferreira, Flávio Fonseca
 17:00  Fermo
 19:00  Vespera ludejo - KarEJO

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉