Mediteranea Esperanto Semajno 2022 (M.E.S.)
Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono ? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj ! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro...

Internacia

Restadejo Val d’Esquière  –  Les Issambres  –  Francio   (Lazura Marbordo)

26-a februaro - 5-a marto 2022

Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono ? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj ! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro...

MES_Aligxilo_2022.pdf 568 kB


informoj kaj aliĝoj
:

·  Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio
prezmoni@hotmail.com - tel. +33 (0)4 94 83 06 88

·  Christine Graissaguel, Les Iles d’Or-A,  59 rue du Progrès,  FR 83600  Fréjus
kris_grai@hotmail.fr - tel. +33(0)4 94 95 66 18

ĜENERALAJ INFORMOJ

Alveno :
De la stacidomo St Raphaël:  aŭ per buso n° 7601 al Saint-Tropez ĝis haltejo Le Val d’Esquière Les Issambres,  aŭ per taksio.

Akcepto : sabaton la 26an de Februaro - 15:00  -  Fermo : sabaton la 5an de Marto - 14:00 (post la tagmanĝo).

Kurs-horaroj :
  9:00-12:00  kaj  18:00-19:00

Partopreno en kursoj (4-nivelaj) :
Elektu vian deziratan kurson en la ĉi-suba tabelo.

 | Nomo/persona nomo | Kursniveloj | Kursgvidantoj | Niveloj
 |   | 1 | Christine GRAISSAGUEL | Vera komencanto
 |   | 2 | ANKORAŬ NE DECIDITE | Komenc-parolanto
|   | 3 | ANKORAŬ NE DECIDITE | Progres-parolanto
|   | 4 | ANKORAŬ NE DECIDITE | Diskuto/analizo

Liberaj posttagmezoj por :
  bankuracado en proksima marakva banejo (800m), vizitado de Fréjus (klostro), Saint-Raphaël (muzeo), Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.

Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur montetaro.

Distraj vesperoj
far la hotelo, Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj... Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, ludojn, ktp. 
Eblas bankuracadi en proksima marakvoterapiejo.

Aliĝ-limdato : 2022/12/01   Poste… nur se plu restos lokoj ! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

prezmoni(ĉe)hotmail.com
Les Issambres

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureALeks Ka