11 - 17 januaro 2026 en Aŭklando
Por esperantistoj kaj lernantoj
20 - 22 februaro 2026 en Ieper
Studsemajnfino por absolutaj komencantoj, progresintoj kaj plenlernintoj / Studieweekend voor absolute beginners, gevorderden en ter vervolmaking
25 februaro - 1 marto 2026 en Sankt Goar
Prelegoj kaj diskutoj pri bibliaj temoj, preĝoj, kantado, ekskursoj. Ĉiuj 29 lokoj jam estas okupitaj.
25 februaro - 7 marto 2026 en Kathmandu
La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) ĝoje anoncas la 15-an Himalajan Renkontiĝon, kiu okazos de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2026
27 februaro - 2 marto 2026 en Iksano
Ekde la jaro 2006 EAŬ ĉiujare organizas la Internancian Esperanto-enkontiĝon de Meditado (IERM), kunlabore kun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo.
28 februaro - 7 marto 2026 en La Bastide sur l'Hers
Ni dum unu semajno kantos kvin horojn tage, ripozos, ludos, ekskursos, E-umos, E-igos, fine koncertos. Kant-laboro sub gvidado de Martina el HR/RS
dimanĉo, 8 marto 2026 en Lille
Jarkunveno kaj distra programo de la Nordfrancia Esperanto-Federacio
14 - 21 marto 2026 en Roquebrune-sur-Argens
Espéranto-Provence organizas La Mediteranean Esperanto-Semajnon 2026, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.
27 marto - 5 aprilo 2026 en Antananarivo
Seminario kun du partoj: Kultura Seminario (27-a ĝis 29-a de marto) kaj Kristana Seminario (3-a ĝis 5-a de aprilo), kun ebleco loĝi kaj ekskursi kune inter la du seminarioj
1 - 7 aprilo 2026 en Cervia
La IJF (Internacia Junulara Festivalo) estas la jara renkontiĝo de junaj esperantistoj: semajno plena je lingvo, kulturo, internaciaj amikecoj kaj komuna sperto, ĉiujare en alia urbo 🌍🌍🌍 L’IJF (Internacia Junulara Festivalo) è il raduno annuale dellə giovani esperantistə: una settimana di lingua, cultura, amicizie internazionali ed esperienze condivise, ogni anno in una città diversa.
2 - 9 aprilo 2026 en Wiesbaden
Internacia renkontiĝo por plenkreskuloj, junuloj kaj infanoj
9 - 12 aprilo 2026 en Micpe-Ramon
La tradicia 4-taga Israela Kongreso kun postkongresaj ekskursoj
17 - 26 aprilo 2026 en Baugé-en-Anjou
Kurso kun Zsofia Korody, Birke Dockhorn, Marion Quenut, Paweł Fischer-Kotowski
24 - 26 aprilo 2026 en Leicester (Lestero)
Estu bonvenaj en la Mezlandoj de Anglio, kiam ni festos duonjarcenton da EAB!
25 - 26 aprilo 2026 en Arenenberg
Du tagoj en nord-orienta Svislando kun renkontiĝo kun gemanaj najbaroj esperantistaj.
30 aprilo - 3 majo 2026 en La Chaux-de-Fonds
Kian esperantiston konstrui? Renkonto pri la instruado de Esperanto
13 - 17 majo 2026 en Hameln
Plilongigata semajnfino sen fiksita programo, por amuziĝi; kunportu viajn infanojn.
22 - 26 majo 2026 en Hérouville-Saint-Clair
Landa kongreso de Esperanto-France, malfermita al ĉiuj.
22 - 25 majo 2026 en Olomouc
Komuna kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Asocio
22 - 25 majo 2026 en Worms
Evento por junuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton
23 - 30 majo 2026 en Mokra Gora
La 77-a IFK okazos en Beogrado kaj Mokra Gora, Serbio, de la 23-a ĝis la 30-a de majo 2026.
29 - 31 majo 2026 en Kraków
La aranĝo de krakova esperantistaro kun abunda prelega kaj arta programo, kiu okazos en iama reĝa ĉefurbo de Pollando.
ĵaŭdo, 4 junio 2026 en Raisio
Somera kurso de la Esperanto-Asocio de Finnlando okazos ĉi-jaron en la urbo Raisio
7 - 21 junio 2026 en Dar Es Salaam
Esperanto-Safaro de Daresalamo, tra Nacia Parko Saadani, Ngorongoro-Kratero, Serengeto, Bunda, Esperanto-Mezlernejo Marambeko, Mŭanzo por partopreni la Unuan Landan Kongreson de Esperanto en Tanzanio post la 109-a UK, kaj poste reen al Daresalamo.
17 - 19 junio 2026 en Mwanza
Pro la okazigo de la 109a UK en Tanzanio, la unuan fojon en Afriko, la landa asocio de Tanzanio naskis la ideon okazigi la unuan landan kongreson inklusivante tanzanianojn kaj ekster Tanzanio celante plifortigi la movadojn en Tanzanio kaj najbaraj landoj.
19 - 21 junio 2026 en Karlovac
Kun jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo
27 junio - 5 julio 2026 en Roskilde
Grandega muzika festivalo kun Esperanto-teamo de volontuloj
27 junio - 5 julio 2026 en Berlino
Biciklaj ekskursoj por ĉiu nivelo de biciklemo
4 - 11 julio 2026 en Rigo
La plej populara Esperanto-aranĝo en Baltiaj landoj
10 - 16 julio 2026 en Zaozhuang
Por instruistoj, kursgvidantoj, universitatanoj kaj interesiĝantoj
14 - 18 julio 2026 en Portugalete (Bizkaio)
https://kongreso.esperanto.es
17 - 24 julio 2026 en Herzberg am Harz
Intensaj someraj lingvokursoj (2x1 semajnoj)
19 - 26 julio 2026 en Leono
SAT-Kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda okazos en Leono en 2026
20 - 30 julio 2026 en Kaprálův mlýn
Kunlabore kun la Verdaj Skoltoj
23 - 26 julio 2026 en Bielsko-Biała
Sekva Pola Esperanto-Kongreso en nova loko kie neniam ĝi okazis. La kongreso okazos en bela urbo Bielko-Biała ĉe pola kaj ĉeĥa limo
25 julio - 1 aŭgusto 2026 en Graz
77-a Kongreso de IKUE kun pilgrimo al Mariazell havos temon "Sinjoro, donu al mi veran kredon, firman esperon kaj senkondiĉan amon". (Sankta Francisko)
26 - 31 julio 2026 en La Chaux-de-Fonds
KEF estas riĉa kaj koncentrita semajno de originala Esperanto-kulturo, kun varma etoso. Teatro, Literaturo, Muziko, Ekskursoj, ktp...
1 - 8 aŭgusto 2026 en Graz
Internacia manifestacio de la esperantistaro
8 - 15 aŭgusto 2026 en Görlitz
La 74-a Kristana Kongreso de KELI okazos en la belega mezgranda urbo Görlitz en orienta Germanio, apud la landlimo al Pollando
9 - 15 aŭgusto 2026 en Métabief
Restado kun/sen E-kursoj en Métabief (svis-lime en franca Ĵuraso).
21 - 23 aŭgusto 2026 en Plouézec (Bretonio)
Kursoj, prelegoj, ludoj, turismo, ... kun Narendra Raj Bhattari (el Nepalo), Ewa Grochowska, Jean-Claude Roy kaj Chantal Allen.
24 - 28 septembro 2026 en De Haan
muziko kaj poezio - kursoj kaj ekskursoj - prelegoj - aktivecoj sur la strando
3 - 4 oktobro 2026 en Chiba
Kongresa temo: ALTIRI popolon, ESPERI pacon
9 - 12 oktobro 2026 en Malaga
Unika evento en la sunplena Malago!
9 - 12 oktobro 2026 en Reus
La Kataluna Kongreso de Esperanto okazas ĉiun duan jaron, kaj kunvenigas la esperantistaron de la Kataluna Landaro en kunveno kiu celas plifortigi la ligilojn inter la anoj de la komunumo, diskonigi Esperanton kiel internacian lingvon, kaj proponi amuzan kaj interesplenan programon.
9 - 11 oktobro 2026 en Gyeongju
Gyeongju! Antikva Ĉefurbo de Koreio! Vivanta Muzeo, kie ĉiu ŝtono havas rakonton! ĉiu strato estas historio!
9 - 12 oktobro 2026 en Mifflinburg PA
Semajnfina Esperantumado en Centra Pensilvanio
10 - 12 oktobro 2026 en Bonaero
La plej granda esperanta renkontiĝo en nia lando
11 - 15 novembro 2026 en Lucca
Metiseminario, prelegoj, debatoj, kursoj, ekskursoj, koncertoj, lingvouzo, amuziĝo.
11 - 14 decembro 2026 en Bjalistoko
Ĉiujara semajnfina festo en la naskiĝurbo de LLZ
26 - 31 decembro 2026 en Kpalimé
La Afrika Kongreso de Esperanto estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo en Afriko, kutime kun cento da aliĝantoj el 20 landoj tra la mondo
27 decembro 2026 - 3 januaro 2027 en Vilno
La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara junulara esperanto-aranĝo, la dua plej granda junulara evento en Esperantujo.
28 decembro 2026 - 3 januaro 2027 en Bremen
La silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio