Neforgesebla, neripeteble mojosa etoso en volontula teamo, organizata en Esperanto!
Pri kio temas?
Plena tutsemajna bileto al
Roskilde Festival en Danio, kun famegaj mondaj steluloj (kutima kosto: 320 EUR) estos por vi
senpaga kontraŭ 3 x 8 h da simpla, grupa, volontula deĵoro – servo ĉe pordegoj al la scenejoj. La tuta trejnado okazos surloke, ne necesas esti sperta, nek paroli la danan. ;)
Nia laborlingvo estas Esperanto. Ni aparte varme bonvenigas novulojn, kiuj volas ekuzi la lingvon vive en mojosa, junulara estoso kaj renkonti aliajn esperantistojn!
Vi povas inviti ankaŭ viajn ne-esperantajn amikojn, eble por festi kun ili, eble por montri al ili Esperanton! Estos baza E-kurso dum libera tempo antaŭ koncertoj, se ili volas lerni Esperanton. La lingvo en la grupo estas Esperanto, sed al al tiuj, kiuj ne bone komprenas Esperanton, ni faras apartan 'flustrotradukado' al aliaj lingvoj, tiel ke ĉiuj ege ĝuos la festivalon.
Kial aliĝi ĝuste al la Esperanto-grupo ĉe Roskilde Festivalo?
Krom ebleco sperti la buntan festivalon vi certe ĝuos pro:
- praktike senpaga partopreno, krom viaj vojaĝkostoj,
- ebleco pruntepreni de ni senpage tendon, matracon ktp. kaj uzi ĉion komunan de nia plene ekipita bazejo kun kuirejo - ne necesas kunporti multe.
- ĉiutage komune kuirata vegana manĝo, senpage,
- aparta, pli trankvila tendaro por volontuloj, senpage,
- kunvojaĝo – planata buskaravano de Pollando tra Germanio, aliaj direktoj estas konsiderotaj laŭ intereso (grupoj de amikoj bonvenas).
Niaj celoj
Niaj ĉefa celoj estas simple
festumado,
amuziĝo,
ĝui bonegajn koncertojn kaj
esperantumado ĉe la festivalo.
Krome ni ŝatas
labori en Esperanto dum nia ferio per nia simpla volontulado en
agrabla bonhumora kaj subtena etoso.
Krome, ni per nia ĉeesto,
montras ke Esperanto ekzistas kaj bone vivas.
Ekzemple, multaj grupoj portas flagon dum la festivalo, por trovi unu la alian inter la 100000 aliaj partoprenantoj. Samcele ni portas Esperanto-flagojn, kaj ĉiujare dekmiloj da homoj rimarkas nian unikan flagon kaj plurcentoj pridemandas nin kaj ekscios pri Esperanto.
Alia celo de nia grupo estas
subteni esperantistojn en bezono (ekzemple en Ukrainio -
mallonge.net/ukrainio) kaj
subteni aliajn Esperanto-aktivecojn (vidu
mallonge.net/esperantofesto) per la mono ŝparita de la festivala subvencio.
Rapidaj ligiloj: