Bibliaj Tagoj 2026
Prelegoj kaj diskutoj pri bibliaj temoj, preĝoj, kantado, ekskursoj. Ĉiuj 29 lokoj jam estas okupitaj.

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

image.png 443 kB

Post tre sukcesaj Bibliaj Tagoj 2025 en Kaub, ni revenas al la belega regiono de la mezrejna valo. La urbeto St. Goar situas inter Majenco kaj Koblenco. En la posttagmezoj ni ekskursos en la regiono:

Ĵaŭde ni vizitos de ekstere la Burgon Rheinfels (super la junulargastejo, sed fermita dum la Bibliaj Tagoj) kaj vidindaĵojn de la urbeto St. Goar inkluzive de belvidaj punktoj kun rigardo al la mondfama roko Loreley.

Vendrede ni ekskursos per trajno al Koblenz, unu el la plej malnovaj urboj de Germanio, situanta ĉe la kunfluejo de la riveroj Mozelo en la Rejno. 

Sabate ni ekskursos al la Kastelo Stolzenfels troviĝanta direkte al Koblenz, 80 m super la Rejno, kaj vizitos ankaŭ ties internajn salonojn.

St. Goar estas atingebla minimume ĉiuhore per trajnoj de Majenco kaj de Koblenz. La junulargastejo situas nur 10 min piede de la stacidomo.

La temo de la Bibliaj tagoj estos: Kristane vivi - ĉu, kaj se jes, kiel eblos?
Bazo de nia diskuto estos la letero de Jakobo en la Nova Testamento.

La provizora programo troviĝas ĉi tie: https://www.esperanto.de/eo/keli/aktivadoj

La aldonaj fotoj donas impreson pri la pasintaj Bibliaj Tagoj 2025 en la proksima urbeto Kaub.

Atentu, ke niaj 29 lokoj en la junulargastejo jam estas okupitaj. Sed eblas meti vin sur atendoliston, ĉar eble iuj ankoraŭ malaliĝos.
Dosieroj