Jubilea 20a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
Ekde la jaro 2006 EAŬ ĉiujare organizas la Internancian Esperanto-enkontiĝon de Meditado (IERM), kunlabore kun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo.

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) estas fondita en 1980 kun la celo disvastigi Esperanton inter ŭonbulanoj kaj ŭonbulismon inter esperantistoj.
Ekde la jaro 2006 EAŬ ĉiujare organizas la Internancian Esperanto-Renkontiĝon de Meditado (IERM), kunlabore kun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo.
Dum la aranĝo oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al najbara vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. La jubilea 20a IERM okazos en la trejnejo Sanĝu, kiu troviĝas en la ĉefsidejo de ŭonbulismo en Iksano, Koreio. Jen estas la aliĝinformo. Ni kore invitas vin.

Raporto pri la pasintjara IERM en 2025: https://blog.naver.com/chtaesok/224115682835

1. Kiam: 27 (vendredo) februaro - 02 (lundo) marto 2026
2. Kie: ŭonbulana trejnejo Sanĝu en Iksano, Koreio [google-mapo]
3. Enhavo: meditado, prelegoj, koreaj kulturo kaj tradicia ludo, ekskurso, bankedo kaj tiel plu 
4. Kotizo: 150 000 ŭonoj aŭ 100 eŭroj (programo, manĝo, loĝo, ekskurso) 
5. Nombro: ĝis 40 personoj
6. Prelegoj: temoj pri meditado estas bonvenaj.
8. Aliĝlimdato: ĝis la fino de januaro 2026
9. Kontakto: ĉe CHOE Taesok (chojus@gmail.com)
Registritaj prezentoj

Esperanto 4K • 19a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado de Ŭonbulismo

De la 26a ĝis la 29a de oktobro 2025 okazis la tradicia evento "Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado", kiun ĉiujare organizas Esperantista Asocio de Ŭonbulismo. 30 esperantistoj el 5 landoj ĝuis amikan kaj sanktan etoson en la junulara trejnejo Bongdo de ŭonbulismo, kiun fondis Sotesano en 1916 por konduki homojn al feliĉa mondo per verreligia kredo kaj realmorala trejno.