Printempa renkontiĝo kun Ĝenerala Asembleo kaj kultura enhavo
Du tagoj en nord-orienta Svislando kun renkontiĝo kun gemanaj najbaroj esperantistaj.

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

La Ĝenerala Asembleo okazos sabate la 25-an de aprilo en Dettingen apud Konstanz, en Germanio. Tie ni trovis la hotelon Traube/Kreuz, kie ni povos kunsidi kaj tagmanĝi. Ni iros poste al Arenenberg, ne for de Ermatingen en Turgovio, orienta Svislando, ĉe la suba lago (Untersee). Tie ni vizitos belegan kastelon, kie vivis en sia junaĝo Napoleono la tria. Tranoktado en Dettingen. Dimanĉe ni vizitos la insulon Mainau, kiu situas en konstanca lago en Germanio (Bodensee). Ĝi estas konata pro belaj floroj, kiuj certe en aprilo ekaperos grandkvante.

SABATA PROGRAMO DETALA:
11:00 Laŭstatuta ĝenerala kunveno de SES en Konstanz-Dettingen
13:00 Tagmanĝo samloke. Vi povas ekscii pri la menuoj skribante al Mirejo.
14:13 Ekveturado al Arenenberg.
15:45 Ĉiĉeronado tra la kastelo je 15:45.
Sekvos reiro al Konstanz-Dettingen por vespermanĝo kaj tranoktado.

Germanaj esperantistoj akompanos nin dum la semajnfino (ili paralele kunvenos je la 11-a horo) . Do la evento estos internacia.


https://napoleonmuseum.tg.ch/fr/napoleonmuseum-arenenberg.html/7107


Ĉi sube la unua linio (4 fotoj) montras Arenenberg. La dua linio (3 fotoj) montras Mainau.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mirejo.mireille(ĉe)gmail.com

Administranto