Ni dum unu semajno kantos kvin horojn tage, ripozos, ludos, ekskursos, E-umos, E-igos, fine koncertos. Kant-laboro sub gvidado de Martina el HR/RS
★ Internacia Evento
Kunveno/Evento
25-XII-15HH33-Af2.jpg506 kB33-an fojon ni vin invitas piede de Pirenea Montaro por ĝoje kanti kaj plej diversmaniere Esperantumi.
Duan fojon sub gvidado de Martina : en '90-aj jaroj ŝi estis 16-jara Martina GAZDEK el Kroatio... ŝi nun estas Martina Kvarantan Šmitran el Beogrado ! Certe longan vojon por ŝi !
Por Tut-Pirenea Esperanto-Koruso... la diversaj gvidantoj estis : Dimitr TERZIEV (BG), Saskia IDZERDA (NL), Petro de SMEDT (BE), Zdravka BOJCXEVA (BG), Martina, Helle EBLE-JACOBSEN & Jesper JACOBSEN (DK), Carles VELA i AUSELA & Xavier RODON i MORERA (ES-Kat), Rineke HOENS (NL), Elisabeth de MESTRAL (CH)...
Kantoj tre variis laŭ korusestroj, ĉu el propra kulturo, ĉu el internacia partituraro...
Partoprenantoj venis de tuta Francujo kaj de deko da landoj.