Jarkunveno kaj distra programo de la Nordfrancia Esperanto-Federacio
★ Internacia Evento
Kunveno/Evento
Ĉiuj esperantistoj el Norda Francio, Belgio kaj pli for estas invititaj al nia regiona renkontiĝo de Esperanto dimanĉon la 8an de marto 2026 de 10:45 ĝis 17:00 en Lillo! Matene okazos la federacia jarkunveno; posttagmeze okazos distra programo el kviza konkurso, teatraĵeto kaj kunkantado. (Ne necesas aliĝi antaŭ ol alveni la aranĝon.)
2026-F-Jarkunveno.png714 kB
PROGRAMO
10:45 – Akcepto en la junulargastejo 11:15 – Jarkunveno de la Nordfrancia Esperanto-Federacio 13:00 – Surloka tagmanĝo (picoj k.a., po 10 € por homo) 14:30 – Distra programo: — Kvizokonkurso pri la virinoj en la mondo kaj en Esperantujo (okaze de la internacia virina tago) — Teatraĵeto de Jean de la Fontaine "La Korvo kaj la Vulpo" — Kunkantado de popularaj Esperantaj kanzonoj