15-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) ĝoje anoncas la 15-an Himalajan Renkontiĝon, kiu okazos de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2026

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento



Jen la programdetaloj de la 15-a Himalaja Renkontiĝo 2026

La Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 15-an Internacian Himalajan Renkontiĝon 2026, celante prezenti la landon kaj ĝian kulturon kaj naturon al alilandaj esperantistoj. Malmultaj landoj en la mondo povas konkuri kun Nepalo rilate naturan, lingvan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon pri la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj esperantistoj. Ni bonvenigas ankaŭ homojn, kiuj volas eklerni Esperanton dum la renkontiĝo.

La programo estas planita por taŭgi al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalitaj hoteloj en Katmanduo kaj en komfortaj gastejoj aŭ tendoj dum la piedvojaĝo. La aliĝkotizo inkluzivas ĉiujn loĝkostojn, transportokostojn, manĝokostojn kaj aliajn similajn elspezojn, krom asekuro. La kotizo estas kalkulita por kovri kostojn, ne por profito. Similaj turismaj servoj kutime estas multekostaj, sed multaj el niaj servoj estas volontule disponigitaj de nepalaj esperantistoj.

La ĉefa kialo por la renkontiĝo estas praktiki la lingvon. Nepalanoj apenaŭ povas vojaĝi por partopreni eventojn eksterlande pro financaj kialoj kaj vizaj problemoj. Lingvo bezonas praktikon kaj utiligon – sen tio, ĝi ne ekzistas. Ni do invitas eksterlandajn esperantistojn helpi nin plifortigi la movadon en nia lando.

Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontiĝo en la Valo de Katmanduo, kie troviĝas la samnoma ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan heredaĵon atestas la historiaj kvartaloj kaj monumentoj de Katmanduo, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos observi kiel hinduoj kaj budhanoj restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj spite al la multflanka moderniĝo. Vi ankaŭ konatiĝos kun la kulturo kaj vivmaniero de homoj en la mezokcidenta parto de Nepalo.

La ĉefa parto de la venonta renkontiĝo estos piedvojaĝo en regiono proksimume 122 kilometrojn nordokcidente de Katmanduo, plejparte en Langtang Nacia Parko.

Dum la marŝado vi vizitos multajn allogajn lokojn, inkluzive de Sebrubesi (komenc- kaj finloko de rundvagado), Bamboo, Langtang Valo, Kyanjin Gompa kaj Sherpa Hotelo. Dum la piedvagado vi marŝos ĉefe en samaltaj lokoj de la nacia parko, kiu estas plena je akvofaloj. Vi vidos tiajn imponajn montojn kiaj Langtang Lirung, Langtang Ri, Dorje Lakpa, Yala Pico kaj aliaj lokaj neĝpintoj.

La vojo ĝis Langtang Valo iras tra neloĝataj rododendraj kaj pinaj arbaroj. La tereno estas kovrita de sovaĝaj floroj, inter kiuj la rododendro, la nacia floro de Nepalo, elstaras. Vi eble vidos nigrajn simiojn, cervojn, moskulojn kaj unujn el pli ol 250 specioj de montaraj birdoj. Ekde la komenco, vi havos okazojn observi la vivon kaj kulturon de etnaj popoloj, precipe la Tamangoj. Oni kredas ke ili, konataj pro sia honesteco kaj sincereco, devenas de Mongolio kaj Tibeto. Tradicie, ili estas terkultivistoj kaj brutobredistoj, kaj havas siajn proprajn lingvon, domstilojn, vestaĵojn, ornamaĵojn kaj kutimojn. Apartan famon ili ĝuas pro siaj belaj dancoj kaj muziko. La plejmulto el ili vivas sur altaj deklivoj sudokcidente de Langtang rivero. Ilia vivo estas modesta kaj penplena pro la malfacila laboro sur la deklivoj. Ili sekvas la budhisman religion.


Malkovru Langtang: Piedvagado tra la Himalajo

Ĉu vi serĉas veran aventuron?
Forgesu la amason da turistoj kaj malkovru neĝkovritajn pintojn, sovaĝajn valojn kaj tibetajn vilaĝetojn – bonvenon al Langtang, unu el la plej mirindaj kaj malplej vizitataj regionoj de Nepalo.

Kial elekti Langtang?

  • Nekomparebla naturbeleco: Majestaj montoj, brilaj glaĉeroj, densaj pingloarbaroj kaj kolorplenaj rododendroj
  • Riĉa kulturo: Konatiĝo kun la gastema tamanga popolo, iliaj kutimoj, tradiciaj dometoj kaj monaĥejoj
  • Taŭga por ĉiuj niveloj: De modera ĝis defia piedvagado – laŭ via ritmo, kun spertaj gvidistoj
  • Atingebla: Nur kelkhoran veturon for de Katmanduo, sed mondo tute alia

Laŭtaga Programo:

  • 26-a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo
  • 27-a de februaro: Vizito al la sanktejoj Paŝupatinath kaj Svajambhunath
  • 28-a de februaro: Vizito al la urbo Patano
  • 1-a de marto: Veturado al Sebrubesi kaj piedvagado ĝis Bamboo (1.970 m)
  • 2-a de marto: Piedvojaĝo al Langtang-vilaĝo kaj tranoktado (3.430 m)
  • 3-a de marto: Piedvojaĝo al Kyanjin Gompa kaj tranoktado tie (3.830 m)
  • 4-a de marto: Piedvojaĝo al Kyanjin Ri (4.700 m) kaj reveno al la sama hotelo
  • 5-a de marto: Piedvojaĝo al Lama Hotelo (2.500 m)
  • 6-a de marto: Reveno al Sebrubesi kaj tranoktado
  • 7-a de marto: Reveno al Katmanduo per buso
  • 8-a de marto: Ripoztago kaj Internacia Vespero
  • 9-a de marto: Forflugo

Kotizo: 1.050 eŭroj

(Inkluzivas 11-tagan ekskurson, loĝadon en bonkvalitaj hoteloj, tri manĝojn ĉiutage, enirpagojn, migradpermesilojn kaj transportadon.)

Se vi deziras unuĉambran loĝadon (dum la tagoj en Katmanduo kaj aliaj lokoj), bonvolu aldoni 300 eŭrojn al la kotizo. La kotizo kovras ĉiujn manĝojn kaj loĝadon dum la tuta programo. Programŝanĝoj eblas pro neatenditaj cirkonstancoj.


Aliĝilo

Aliĝilo al la 15-a Himalaja Renkontiĝo en Nepalo
(de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2026)

  • Familia nomo: S-ro/S-ino _______________
  • Persona nomo: ________________________
  • Adreso: ______________________________
  • Telefono (kun landa kodo): ______________
  • Profesio/fako: __________________________
  • Naskiĝdato: ____________________________
  • Vegetarano: jes / ne
  • Fumanto: jes / ne
  • Mi volas loĝi kun: ______________________
Per tiu ĉi aliĝilo, mi konfirmas mian partoprenon laŭ la menciitaj kondiĉoj. Mi sendas la aliĝilon kaj samtempe pagos la kotizon al:

Bankkonto: Bharat Kumar Ghimire
Konto-numero: 0210013680600001
Banka nomo: Kumari Bank Limited, Koteshwor, Kathmandu, Nepal
SWIFT-kodo: KMBLNPKA
Konto de UEA:  Nepala Esperanto-Asocio: neea-j


Subskribo: _____________________
Dato: __________________________


Nepala Esperanto-Asocio
G.P.O. Box 10518
Katmanduo, Nepalo
Telefono: +977-9841273761
Retpoŝtoj: nespa.1990@gmail.com, luno1962@gmail.com
20220411_095424.heic 2,46 MB
DSC08238.JPG 8,38 MB


 
20240303_095828.jpg 2,49 MB
Informoj

nespa.1990(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

3

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureMian Salam SHANY


User profile pictureJoel Fontaine

Administranto