Brita Kongreso 2026
Estu bonvenaj en la Mezlandoj de Anglio, kiam ni festos duonjarcenton da EAB!

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Gastigos nin Leicester (Lestero), historia urbo preskaŭ precize en la mezo de Anglio, kie ni festos 50 jarojn de Esperanto-Asocio de Britio! Ni okazigos tagprogramojn en konferencejo en sabato kaj dimanĉo, kaj vesperprogramojn en teatro vendredon kaj sabaton.

Prelegos trifoje nia speciala invitito Jouko Lindstedt, kaj koncertos Ĵomart kaj Nataŝa. Pliaj kontribuoj venos interalie de Stela Besenyei-Merger, Tim Owen, kaj kongresanoj mem, en la formo de kvin-minutoj fulmprelegoj! Aldone eblos partopreni en ekskursoj lundon kaj mardon, kun ligoj al la historio de la kongreseurbo. Kaj kompreneble ni starigos libroservon: venu kun multe da libera spaco en la valizo!

Nepre vizitu la kongresan retpaĝon por ekscii pli kaj vidi, kio vin atendas!



green-star-cinquefoil.png 64,5 kB

La plej proksima granda flughaveno estas Birmingham (ĉirkaŭ 80 minutojn for bonpreze per trajno). Ni povus konsili pri aliaj kombinoj flughavenaj-trajnaj laŭokaze.

Kiel ni atentigas en la retpaĝo, bonvolu konstati, ke nun necesas ia permesilo por eniri Brition. La kosto estas 16 GBP: legu pli en la retejo, kaj havigu al vi la permesilon nur per la ligilo indikata tie, kiu kondukas al la retejo de la registaro; friponoj en kelkaj aliaj lokoj promesas okupiĝi, kontraŭ tre granda sumo.