Printempu anticipe !
Bongusta manĝaĵo
3-nivelaj kursoj
Komforta staĝejo
Agrabla vetero
Alloga regiono
Elstaraj instruistojInteresa ekskurso
Varma Esperanto-etoso
Amikaj partoprenantoj
Staĝejo : La staĝo okazos en la hotelo Miléade Les Issambres - Val d’Esquières, majesta kadro, en iama palaco el la 1930-aj jaroj, en 3-hektara parko, kun aliro al la plaĝo kaj proksime de Saint-Tropez, Haveno. Grimaud, Cannes kaj Nico.
Akcepto : sabaton la 14-an de marto je la 16:00 - Fermo : sabaton la 21-an de marto je la 11:00 (fina tagmanĝo ne inkluzivita).
Kurs-horaroj : 9:00 - 12:00 - Promenoj kaj atelieroj okazos posttagmeze
Partopreno en kursoj - Proponitaj kurson :
- Kurso 1 - komencparolantoj kaj komencintoj - Katalin KOVATS (Nederlando - Hungario)
- Kurso 2 - paroliga-kleriga kurso pri Esperanto-Literaturo - Pawel
FISCHER-KOTOWSKI (Nederlando - Pollando)
- Kurso 3 - paroliga-kleriga kurso pri mikronoveloj - Maurizio GIACOMETTO (Britio - Italio)
Sugestoj por la liberaj posttagmezoj : bankuracado en marakva banejo (800 m for (ekde 99€ duontage), vizitado de Fréjus, Saint- Raphaël, Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Roquebrune sur Argens, Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.
Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur la proksima montetaro, kaj eventuale bankostumon (maro ĉ. 13°C).
Distraj vesperoj : Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj... plus la dumtaga distra programo de la hotelo mem. Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, anekdotojn, ludojn, muzikilojn, ktp.