🖥 #MondaFest2020
Monda Festivalo de Esperanto

Internacia

La Monda Festivalo de Esperanto - MondaFest' 2020 - estas internacia tutmonda festivalo organizata de UEA, tutsezone, de 20/06/2020 (sabaton) ĝis 20/09/2020 (dimanĉon). La programo de la festivalo konstante ĝisdatiĝos en Eventa Servo, ĉi tie kaj laŭ apartaj eventoj por memstaraj programeroj ene de la festivalo. Kadre de MondaFest' 2020 okazos la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), de 01-08/08/2020. Konsultu ankaŭ la retejon MondaFest.net.

Via evento en MondaFest' 2020! Nia festivalo estas de la tuta komunumo: se vi havas ideojn aŭ proponojn pri eventoj, kiuj povos okazi, aŭ deziras, ke evento via okazu kadre de MondaFest’ 2020 aŭ VK, bv. kontakti la organizteamojn pere de la Estraro de UEA: estraro-2019-kaj-observantoj@googlegroups.com. Aprobitaj eventoj kadre de MondaFest' 2020 povos anonciĝi uzante la emblemon kaj nomon de la festivalo, inkluzive en EventaServo.org.

PROGRAMO (konstante ĝisdatigata)
19 jun - Antaŭfestivala Malfermo de Kanada Virtuala Kinejo (Junideka Festo)
20 jun - MondaFest' 2020: Somera Inaŭguro
21 jun - MondaFest' 2020: Inaŭguro de Kanada Virtuala Kinejo (Nacia Tago de Indiĝenaj Popoloj)
22 jun - MondaFest' 2020: Festivala Lanĉo de Poŝtkarto de Espero
24 jun - MondaFest' 2020: Kanada Virtuala Kinejo (Nacia Tago de Kebekio)
25 jun - MondaFest' 2020: En Kontakto! Babilado inter aŭtoroj kaj redaktoro de la revuo Kontakto (Gasto: Raoni Sousa)
26 jun - MondaFest' 2020: Tago de Azio kaj Oceanio (TAO)
27 jun - Literaturaj Momentoj: Trevor Steele (kunlabore kun E-Federacio de Nov-Sud-Kimrio)
27 jun - MondaFest' 2020: 65-a AMO-seminario: "Landaj Asocioj - Leviĝantaj Agantoj"
28 jun - MondaFest' 2020: Lanĉo de Esperanto-kurso por hispanparolantoj
29 jun-03 jul - NASK 2020 1-a parto
1 jul - MondaFest' 2020: Kanada Virtuala Kinejo (Tago de Kanado)
4 jul - MondaFest' 2020: Mezorienta kaj Nordafrika Tago (MONAT')
5 jul - MondaFest' 2020: TEJO - Kia estonteco? Debato inter kandidatoj
06 jul-10 jul - NASK 2020 2-a parto
06 jul - MondaFest' 2020: Kunpens(ig)ado - Esperanto kaj Universitatoj (kunlabore kun IrEA)
11 jul - MondaFest' 2020: Lanĉo de "Omaĝe al Júlia Sigmond: 90" (voĉlegas Sara Spanò)
11 jul-18 jul - 76-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)
12 jul - 18 jul - 68-a Landa Kongreso de Esperanto-USA
18 jul - 26 jul - SES kaj SEP - Somera Esperanto-Studado kaj Somera Esperanto-Programado
20 jul -MondaFest' 2020: Kunpens(ig)ado - Esperanto kaj Universitatoj (kunlabore kun IrEA)
25 jul - 31 jul - Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI (VEKI)
31 jul - "La Eta Princo": konversacio kun Francisko Lorrain, kunlabore kun Akademio Literatura de Esperanto
01 aŭg-08 aŭg - MondaFest' 2020: Virtuala Kongreso de Esperanto (VK)
08 aŭg - Ĝenerala Kunveno de la Komitato de UEA: unua kunsido
09 aŭg - MondaFest' 2020: Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo
15 aŭg - Ĝenerala Kunveno de la Komitato de UEA: dua kunsido
15 aŭg - Paralela Universo (virtualaj aŭ surlokaj renkontiĝoj)
16 aŭg - Ĝenerala Kunveno de la Komitato de UEA: tria kunsido
17 aŭg - MondaFest' 2020: La Celoj por Daŭripova Evoluigo: grupo 1 – la socia bazo
22 aŭg - MondaFest' 2020: Tago de Eŭropo
22 aŭg - MondaFest' 2020: La Celoj por Daŭripova Evoluigo: grupo 2 – socia infrastrukturo
23 aŭg - MondaFest' 2020: Tago de Afriko
23 aŭg - 29 aŭg - Gustumado de la Itala Kongreso
30 aŭg - MondaFest' 2020: Tago de Ameriko
31 aŭg - MondaFest' 2020: La Celoj por Daŭripova Evoluigo: grupo 3 – protekti la naturon
05 sep - Ĝenerala Kunveno de la Komitato de UEA: tria kunsido (daŭrigo)
05 sep - MondaFest' 2020: “Lumas en paseo feliĉo perdita”: la dulingva eldono de la dramo “Baladina” kadre de la pola Nacia Legado
06 sep - MondaFest' 2020: Akcepto de Societo Zamenhof
06 sep - MondaFest' 2020: Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA
12 sep - 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj
15 sep - Klerige: Literatura Forumo
16 sep - Klerige: Heidi Goes pri lastatempa E-agado en Angolo
17 sep - Klerige: Thomas Bormann pri rifuĝintoj en Grekio
19 sep - MondaFest' 2020: Tago de Veteranoj - Eduardo Vivancos - Centjariĝo de Esperanto-Legendo (Xavi Alcade)
20 sep - MondaFest' 2020: Tutmonda Arbo-plantado
20 sep - MondaFest' 2020: Printempa Inaŭguro
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mondafest.net
mondafest2020(ĉe)googlegroups.com

Interesiĝintoj

Administranto