🖥 Zoom-intervjuo kun Trevor Steele
18:00 - 20:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Trevor Steele, aŭstralia Esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto

Internacia

Ni invitas vin partopreni zoom-intervjuon kun Trevor Steele, aŭstralia Esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto. La verkaro de Steele estas forte influita de vojaĝspertoj akiritaj i.a. en Germanio kaj en Orienta Eŭropo. Ĝi ankoraŭ riĉiĝis pro spertoj en Azio kaj en Aŭstralio, ĉefe pri la problemoj de aborigenoj, ĉe kiuj li laboris en eduka fako dum unu jaro kaj duono.
De la komenco de 2002 ĝis aprilo 2004 Steele laboris kiel Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio. Ĝis 2010 Steele estis membro de la Akademio de Esperanto.
https://us02web.zoom.us/j/94684883109?pwd=WUdpSHV2RkV2QmVPZjZDR3JHZHYyUT09
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperantohouse.org.au/
dimlush(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto