🖥 65-a AMO-seminario: “Landaj Asocioj – Leviĝantaj Agantoj” (MondaFest 2020)
12:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Budapeŝto
Elekti horzonon
Seminario por Aktivula Maturigo de UEA (organizata kun ILEI)

Internacia

La AMO-seminarioj estas trejnokazoj kadre de la programo por Aktivula Maturigo (mallonge AMO) de de Universala Esperanto-Asocio. La programo celas altigi la konojn kaj kapablojn de Esperanto-aktivuloj pere de intensa serio da seminarioj, longaj je 2 ĝis 7 tagoj, kun sesioj inter 4 kaj 8 horoj tage. Ili kutime okazas paralele aŭ sinsekve kun aliaj aranĝoj. La 1-a AMO-seminario okazis en 2014. La 65-a AMO-seminario (kunorganizata kun ILEI) okazos rete, kiel oficiala evento de la Monda Festivalo de Esperanto 2020 - MondaFest'.

Dato: sabaton, la 27-an de junio / Horoj: ekde 11:00 UTC.

Temo: “Landaj Asocioj – Leviĝantaj Agantoj”

Platformo: Zomo (Zoom), kunlabore kun IrEA (Irana Esperanto-Asocio).

Forumo: reprezentantoj de la kvin kontinentaj komisionoj kaj landaj asocioj de UEA.

PROGRAMO (sabaton, la 27-an de junio) UTC (CEST estas UTC+2; irana horo estas UTC+4:30)
11:15-11:30 Malfermo kaj enkonduko: Stefan MacGill/Jérémie Sabiyumva
11:30-12:15 Italio: M. Lipari, D. Rosetti, V. Boldurescu (IEJ - itala junularo)
12:15-13:00 Bulgario: M. Evlogieva (Historio kaj estonto)
13:00-14:00 Forumo: F. Maia, E. Cid (Ameriko) kaj reprezentantoj de TEJO kaj regionaj komisionoj de Azio kaj Oceanio, Afriko kaj Eŭropo.
14:00-14:45 Kenyo: S-ino Sharifa Abas
14:45-15:30 Hispanio: Jose A. del Barrio
15:30-16:15 Superrigardo pri la kontinentaj komisionoj kaj landa agado: Renato Corsetti
16:15-16:30 Konkludoj: Stefan MacGill
Specialaj invititoj: Belgio (K. Tytgat), Svedio (P. Östling), Rumanio (A. Bute).

La organizantoj rezervas al si la rajton ŝanĝi la programon, se necese.

Fono: la 64-a AMO-seminario traktis pri la Fakaj Asocioj de UEA kaj el tio fontis rekomendoj, kelkaj el kiuj estas nun en UEA enkondukataj. Ĝi krome vidigis al ni aktivecon, pri kiu ni ne konsciis. Nun venas la vico de la Landaj Asocioj kaj la Kontinentaj kaj Regionaj Komisionoj - Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Mez-Oriento kaj Norda Afriko (MONA).  Pro horzona defio al internacia forumo, ni fiksos la forumon meze de la seminario (ekz. inter 15:00 kaj 16:00 CEST Ameriko kaj Azio povus partopreni).

La temo eble pli prezentas niajn dezirojn ol la nuna realeco – almenaŭ se ni pensas pri la kontribuo de la Landaj Asocioj ne nur al sia enlanda agado, sed al pli vasta kontribuo al transnacia bonfarto.

Ĉiu ajn rajtas partopreni: konataj partoprenintoj el AMO 63 kaj 64 ricevos la alirajn informojn. Novaj partoprenantoj petu aliron de stefan.macgill<ĉe>gmail.com.

INFORMO: 64-a AMO-seminario – ĉiu prelego nun ĉe la retejo de UEA por Aktivula Maturigo Aktivulo.net! Ĉiuj ses prezentaĵoj de tiu virtuala seminario pri la Faka Agado legeblas ĉe Aktivulo.net, sub la rubriko <AMO virtuala>. Temas pri prelegoj de Amri Wandel, d-ro Ilona Koutny, d-ro So Jinsu kaj s-ino Malgosia Komarnicka. Dankon al Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pro la helpo, kiel same al niaj iranaj kolegoj pro la teknika prizorgo de la seminario!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

aktivulo.net
stefan.macgill(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto