Ni vivas inter miloj da objektoj. Niaj domoj ofte tro plenas je aĵoj, kies plimulton ni eĉ ne tuŝas dum jaroj. Ni kolektis ilin laŭ la vojo de nia vivo kaj ili akompanas nin plu. Inter ili kelkaj tamen meritas specialan atenton. Estas tiuj ĉiutagaj objektoj, kies uzo ne tute evidentas. Ofte geniaj, foj-foje frenezaj, ili iam respondis al bezono, nun estas forgesata, kaj rakontas al ni pri aliaj kulturoj, ĉu de aliaj landoj, ĉu de aliaj tempoj, aŭ proponas solvon al problemo, kiun ni mem eble ankoraŭ ne perceptis. Ili ĉiam donas okazon miri kaj rideti pri kaj pro la homa kreemo.
Sylvain Lelarge, kiu de 20 jaroj gvidas paroligajn kursojn de
Edukado.net dum la Universalaj Kongresoj, jam de tre longe kolektas tiajn nekutimajn objektojn. Ĉi-foje li invitas scivolemulojn partopreni lian interagan ZOOM-prezenton. Interaga, ĉar ankaŭ la partoprenantoj havos la okazon prezenti sian objekton!
La Zoom-ĉambro, kiu gastigos la klerigan eventon, akceptos la unuajn 40 personojn.
UEA kore dankas al Sylvain por la disponeblo, al Katalin Kovats por la akompano kaj la Claude Nourmont por la kunordigo de la kleriga programo de MondaFest' 2020.