🖥 #MondaFest2020 Virtuala Akcepto al Societo Zamenhof
13:00 - 13:50
Etc/UTC
Elekti horzonon
Renkontiĝo de SZ-anoj kun Duncan Charters kaj Humphrey Tonkin

Internacia

Ĉiujare la membroj de Societo Zamenhof (SZ) estas akceptataj en privata kunsido de la prezidanto de UEA okaze de la Universala Kongreso de Esperanto. Ĉi-jare la akcepto okazos virtuale kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020).

La akcepto okazos per Zoom kaj estos gvidata de la prezidanto de UEA Duncan Charters kaj de la ĵus elektita honora prezidanto de UEA Humphrey Tonkin, mem la fondinta prezidanto de la Societo. Por partopreni necesas esti ano de la Societo. Tion eblas fari per la aliĝilo de UEA: https://uea.org/alighoj/alighilo.

Humphrey Tonkin antaŭ kvardek kvin jaroj, tiam fariĝinta nova prezidanto de UEA, anoncis la fondiĝon de la Societo Zamenhof en la februara numero de la revuo Esperanto de 1975 per la jenaj vortoj:

Societo Zamenhof estas societo interne de la Asocio mem. Ĝiaj membroj konsistas el ĉiuj niaj grandaj financaj apogantoj. Oni aliĝas al la Societo en difinita jaro aŭ per donaco de iu granda sumo al la kaso de UEA, aŭ per pago de kotizo ekvivalenta al trioblo de la kotizo de Membro-Abonanto en la koncerna jaro. Aliĝinte al la Societo, oni ricevos de tempo al tempo rekte de la prezidanto de la Asocio informojn pri ĝia stato – informojn pli detalajn kaj pli ĝisdatajn ol tiuj, kiuj normale aperas en la Esperanto-gazetaro. Okazos ankaŭ speciala akcepto de Societo Zamenhof ĉiujare en la Universala Kongreso. Ni kuraĝigos la membrojn de la Societo turni sin rekte al la prezidanto por ricevi aktualajn informojn aŭ fari sugestojn pri la Asocio.

En letero al la jamaj SZ-anoj, Duncan Charters kaj Humphrey Tonkin skribis:

"En la pasintaj tridek kvin jaroj, ŝanĝiĝis la vizaĝo kaj konsisto de Universala Esperanto-Asocio; sed la Societo Zamenhof restas konstanta apoganto de nia laboro – ne nur en financa senco, sed ankaŭ kiel kerna laboranto por ni kaj nia Afero. Tra la jaroj Societo Zamenhof tenis la Asocion viva, floranta – kaj obstine fidela al la Zamenhofa idealo.

La Akcepto okazos nun en tempo vere skua por la Asocio – kiam tutmonda krizo minacas la bonfarton de la mondo en ĉiu senco. La koronviruso ne konas landlimojn, ne respektas unuopajn popolojn, sed memorigas nin ĉiujn pri nia malforta rego super nia planedo kaj la neceso ĝin konservi. Bedaŭrinde ĝia minaco tro ofte turnas unu landon kontraŭ alian, bredas suspekton, igas nin kulpigi unu la alian. Sed realisme fronti ĝin postulas tutmondan solidarecon kaj reciprokan respekton.

Solidareco kaj respekto estas kvalitoj, kiuj karakterizas la jam menciitan Zamenhofan idealon. Valoras firme teni ilin, kaj kultivi ilin en la nunaj tagoj.

Jam de kelkaj jaroj UEA travivas periodon en kiu la mondo ĉirkaŭ ni rapide ŝanĝiĝas. Ni strebas adaptiĝi al la nova mondo, kun ĝiaj politikaj, teknikaj kaj komunikaj defioj. Ni tamen frontas tiujn defiojn kun firma konscio pri la eternaj valoroj de solidareco kaj respekto.

En la monatoj tuj post Lahtio kaj la renovigo de la estraro, UEA povis anonci signifan kreskon en la donacoj al la Asocio, kaj pligrandiĝantajn nombrojn de membroj de nia Societo. Tiun impeton ni devas tamen ne perdi, sed konservi kaj nutri per alloga aktiveco, kaj pro tio ni petos vian helpon tiurilate. Ni spertis kontentigan transiron al nova kotizosistemo, kiu plifortigas la rimedojn de la Asocio kaj nun dediĉas tempon kaj planadon al la havigo de eksteraj stipendioj, kiuj ebligos al ni partneri kun aliaj internaciaj asocioj por ke ili vidu la pozitivan kontribuon, kiun ni faras al niaj komunaj idealoj. Multo restas por fari – kaj la nuna monda saneca kaj financa krizo evidente ne faciligas la vojon.

La Estraro de UEA, kune kun la Konstanta Kongresa Sekretario kaj la Loka Kongresa Komitato, devis tute ŝanĝi la originalajn planojn por kongresi ĉeeste en Montrealo, kun prokrasto al 2022. Malgraŭ tiu bato al niaj esperoj ĝui ĉeeste nian unikan UK, la aliĝoj, kontribuoj al la Kongresa Kaso kaj la ĝenerala subteno de SZ al la estontece novaj formoj de nia Kongreso, kaj ĉiuj aliaj kongresoj, montros al la Esperanto-movado, ke UEA estas forta, obstina, kaj insista pri tiu monda solidareco kaj tiu respekto al kiuj ni jam aludis.

Bonvolu en la venontaj semajnoj pensi kiel vi povas helpi al la Asocio – per viaj donacoj, via varbado de pliaj membroj de la Societo, kaj per viaj ideoj kaj rekomendoj. Jen momento por persista kuraĝo kaj espero – kiuj realiĝos ne per pasiveco sed per agado. Ni ekagas en tiu direkto. Agu ankaŭ vi!".

Fariĝu SZ-ano: https://uea.org/alighoj/alighilo. Tiuj, kiuj aliĝos ĝis vendredo, la 4-a de septembro, ricevos ĝustatempe la alirinformojn al la virtuala akcepto.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

uea.org/alighoj/alighilo
reto(ĉe)uea.org

Interesiĝintoj

Administranto