🖥 "La Eta Princo": prelego de Francisko Lorrain (kunlabore kun Akademio Literatura de Esperanto)
18:30 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Prezento de la kunordiganto de traduka kaj revizia teamo respondeca pri la aperigo de esperantlingva eldono de la tutmonde fama verko

Internacia

Kadre de #mondafest2020, UEA anoncis tiun ĉi eventon la 29-an de junio, okaze de la datreveno de la naskiĝo de Antoine de Saint-Exupéry.

La jaro 2020 estas tute aparta jaro, ĉar ĝi markas la 120-an naskiĝdatrevenon de la Aŭtoro.

La 31-a de julio aliflanke estas la datreveno de la mistera forpaso de Saint-Exupéry.

Tial UEA kaj Akademio Literatura de Esperanto invitas al la Monda Festivalo de Esperanto la esperantiston Francisko Lorrain, franckanada kunordiganto de la traduka kaj revizia teamo respondeca pri la aperigo de la plej ĝisdata esperantlingva versio de "La Eta Princo".

Spektu la eventon realtempe ĉe la paĝo de UEA ĉe Fejsbuko:  https://www.facebook.com/universala.esperanto.asocio/videos/277152206919906/

kaj per la Jutub-kanalo de UEA: https://www.youtube.com/watch?v=NeKangYruds  

Krome, la aliĝintoj al la Virtuala Kongreso povos spekti ĝin per ĝia platformo, kiel parton de la antaŭkongresa programo: https://vk.retevent.com/
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mondafest.net

Interesiĝintoj

Administranto