🖥 IREA Okazigas: "Kunpens(ig)ado: Esperanto kaj Universitatoj" (La 3-a sesio)
19:00 - 21:00
Azio/Teherano
Elekti horzonon
De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu Ĉio nur Fantazio? Kial ne Okazas Io?

Internacia

IREA Okazigas:

Kunpens(ig)ado: Esperanto kaj Universitatoj (La 3-a sesio)

De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu Ĉio nur Fantazio? Kial ne Okazas Io?

La registritajn filmojn de la 1-a kaj la 2-a sesioj - kun partopreno de ĉ. 40 samideanoj, kaj kontribuoj de i.a. geprofesoroj Illona Koutny, Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Orlando Raola, Vincente Manzano-Arrondo kaj Amri Wandel - vi povas spekti en: 

La 3-a sesio okazos: lunde, la 6an de julio 2020, je la:


 22:30 laŭ la hor-zono de Pekino

19:00 laŭ la hor-zono de Tehrano

16:30 laŭ la hor-zono de Eŭropo

15:30 laŭ la horzono de Londono

14:30 laŭ UTC

Jen la ligilo al la virtualejo en Zoom: https://us02web.zoom.us/j/84086450145 

Kunven-Identigilo (Meeting ID): 840 8645 0145

Pasvorto (Password): la nomo de nia karega lingvo per minusklaj literoj

Ekde la projekto de Internacia Koresponda Universitato Komenio (Comenius) en la 1980aj jaroj ĝis la hodiaŭa Internacia Reta Esperanto-Universitato; Ni invitas ĉiujn partopreni en nia Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj, i. a. kaj speciale tiujn, kiuj interesiĝas pri tiaj universitatoj el establoj kiel ĈEL (kaj ĉinaj universitatoj), AIS, IKU (ISU), E@I, ESF, ILEI, UEA, TEJO, KAEST, ...

 

Jen la ĉefaj punktoj fine de la 2 antaŭaj sesioj, kaj pli diskutindaj temoj por la 3a sesio:

·     La 3-an sesion ni okazigas horon pli frue ol la antaŭaj 2 sesioj, esperante, ke ankaŭ niaj ĉinaj samideanoj povos partopreni.
 
·     Ankoraŭ esplori kaj diskuti pri eblecoj ĉe la UNU (Unuiĝinta Naciara Universitato)
 
·     Kiel ni povas helpi al/preni helpon de niaj ĉinaj samideanoj, kiuj estas inter la pioniroj de Esperanto en Universitatoj: eble pere de nia (la monda samideanaro) subtenado kaj elmontrado, ili probable povos konvinki sia-landajn decidantojn - i.a. pri Esperanto en universitatoj – kio povas konduki al neimagebla fruktodona eksplodo nia-movade! Ekzemple, ĉu estas valorinde ke la Ĉina Esperanto-Ligo kun la eventualaj subtenado kaj kunlaboro de UEA okazigu ian Virtualan Internacian Esperanto-Kongreson kun miloj da partoprenantoj el la tuta mondo por helpi al niaj ĉinaj samideanoj por konvinkado de sialandaj decidantaj regantoj? 
En la 1980aj jaroj, la pekina UK estis la plej granda internacia kunveno en Ĉinio gxis tiam; nun denove ili kun nia helpo/subtenado povas samon aŭ smilon krei eĉ pli grand-skale. I.a. feliĉe jam ekzistas ankaŭ 4-jara fako por Esperanto tie universitate!
 
·     Kie povas fondiĝi fizika bazo por la “Internacia Reta Esperanto-Universitato”? Ĉu en Ĉinio, Hungario, Pollando, ... kun brancxoj en...? Kiel ni agu ĉie? Kaj ĉu fakte fizika ejo bezonendas? Ĉu ne eblas arigi nur rete kaj virtuale ĉies kontribuojn – onganizajn, instruajn, k.s. – kadre de tute virtuala universitato?
 
·     Oni decidis, ke dum la du-semajna tempo inter la sesioj, oni interŝanĝu ideojn kaj konigu unu al la alia siajn informojn rilate al Esperanto kaj Universitatoj en la universitataj Yahoo-grupoj, en kiuj plejparto de la ĉeestintoj membras. Interesitoj, kiuj ankoraŭ ne aniĝis en tiuj grupoj, bv. turnu sin al Renato (renato.corsetti@gmail.com) por membriĝi.
 
·     Oni proponis, ke ankaŭ la proponitaj Mastro-planoj por la Esperanto-Movado ĝenerale, kaj Esperanto en Universitatoj specife, sendiĝu en la universitatajn Yahoo-grupojn, por studado, kaj prikomentado fare de interesitoj intertempe en la grupoj, kaj en la posta sesio de la Kunpens(ig)ado. 
Jen la diagramoj de la Mastro-planoj:
image.png 225 kB

image.png 134 kB
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto