🖥 #MondaFest2020 La Celoj por Daŭripova Evoluigo: grupo 3 – protekti la naturon
16:00 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Publika Kunsido pri la Festivala Temo

Internacia

La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) transprenis la temon de la nuligita 105-a Universala Kongreso: “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Tiu temo spegulas la longan kunlaboran rilaton inter la Esperanto-movado (speciale UEA) kaj Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj same la signifon de tiu dialoga kaj mondo-pliboniga laboro de UN por esperantistoj.

La temo estis enkondukita kadre de la “Somera Inaŭguro”, la inaŭgura tago de MondaFest’ 2020, la 20-an de junio (https://youtu.be/SCMdxEIu128), i.a. per: mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres (00:49:00), prezento de Humphrey Tonkin (00:50:25) kaj saluta mesaĝo direktita al MondaFest’ de la Speciala Konsilisto Fabrizio Hochschild, respondeculo pri la 75-jara datreveno de UN (1:11:45). Ekde la inaŭguro ĝis la malfermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), la 1-an de aŭgusto, okazis pluraj laborkunsidoj por la temo kaj pluraj agadoj rekte aŭ nerekte al ĝi rilataj, kiel intervenoj kaj prelegoj en NASK, Usona Kongreso kaj Internacia Junulara Kongreso kaj diskutado en la Facebook-grupo UN75 en Esperanto, ĉio oficiale kadre de MondaFest’ 2020. Aparte dum la VK estis riĉa diskutado pri la temo dum la tagoj 1-a kaj 8-a de aŭgusto. Legu resumon pri tio pli sube.

Nun la kunordiga teamo pri la temo (Humphrey Tonkin, Sara Spanò, Rakoen Maertens, Mark Fettes, Fernando Maia Jr., Renato Corsetti, Jon Liechty, Gadirou Diallo kaj Raúl García) esperas atingi ankoraŭ iom pli, se temas pri la profundeco de la diskuto kaj la konkreteco de la planoj por antaŭenigi la komprenon pri UN kaj la praktikan laboron por paco, homaj rajtoj kaj evoluigo inter la esperantistoj. Tial UEA invitas ĉiujn partopreni en jenaj venontaj virtualaj kunvenoj, sub gvido de la eks-prezidanto de UEA Mark Fettes:

2020-08-17, 15:00 UTC:  La Celoj por Daŭripova Evoluigo, grupo 1 – la socia bazo: forigi malriĉecon, redukti socian/internacian malegalecon, disvastigi sanon, edukadon, seksan egalecon, pacon kaj aliron al justico. https://eventaservo.org/e/CDE-grupo1 - Aliĝu ĉe: https://sfu.zoom.us/j/98499826073?pwd=Y05ybWExOFZCVFl1Skw1RGlJVDFQdz09

2020-08-22, 17:00 UTC:  La Celoj por Daŭripova Evoluigo, grupo 2 – socia infrastrukturo: mastrumi daŭripovan provizon de akvo, manĝaĵoj, energio, loĝejoj, laboro, kaj disvolvi daŭripovajn alirojn al produktado, konsumado, industrio kaj inventemo. https://eventaservo.org/e/CDE-grupo2 - Aliĝu ĉe: https://sfu.zoom.us/j/94536246025?pwd=NzFYZlhJVm8wLzhDM1lGSkpQR2tidz09

2020-08-31, 16:00 UTC:  La Celoj por Daŭripova Evoluigo, grupo 3 – protekti la naturon: kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon, daŭripove mastrumi la marojn kaj terojn. https://eventaservo.org/e/CDE-grupo3 - Aliĝu ĉe:  https://sfu.zoom.us/j/91269820663?pwd=RDI3MXRHL1BaNnVUTlZwK2NMNzh1UT09
 
La celo de tiuj kunvenoj estas kolekti kaj profundigi ideojn por la raporto kaj rezolucio de UEA al UN, kaj krei la bazon de plano por pli konstanta kaj vasta engaĝiĝo de esperantistoj kun la laboro de UN. Kvankam la deirpunkto estas la Celoj por Daŭripova Evoluigo, la laborgrupo estas malfermita al ĉiuspecaj ideoj, kiuj iel tuŝas la agadojn kaj prioritatojn de UN kaj utiligas la specifajn fortojn kaj kapablojn de la Esperanto-movado aŭ celas ĝian plifortigon kaj plikapabligon.
 
Se vi ne povas partopreni en tiuj kunsidoj, vi estas bonvena kontribui per ideoj ankaŭ retmesaĝe ĝis la fino de aŭgusto al la kunordigantoj Mark Fettes (mtfettes@sfu.ca), Humphrey Tonkin (tonkin@hartford.edu) kaj Rakoen Maertens (rakoen@maertens.international).
 
Bonvolu helpi disvastigi ĉi tiun inviton inter viaj rondoj kaj kontaktoj, kiuj interesiĝas pri UN aŭ pri iu aspekto de tiu ĉi ampleksa temaro. 
 
Aktualiĝu pri la temo “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”:

Sub la redakta gvido de Humphrey Tonkin kaj Rakoen Maertens aperis la Gvidilo al la 17 celoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, en reta formo ĉe http://www.esperantoporun.org/dokumentoj/gvidilo-17-celoj-por-dauripova-evoluigo-de-un/
kaj ankaŭ papere ĉe la eldonejo Mondial. Dek sep diversaj fakuloj  kontribuis mallongajn eseojn pri la 17 celoj, i.a. pri tio, kion esperantistoj mem povas fari por pli bone ekkoni la Celojn kaj kontribui al ilia realigo.

Krom tio, kadre de la Virtuala Kongreso, indas (re)spekti almenaŭ la jenajn prelegojn:

·    Prelego de Rakoen Maertens pri reprezentado de UEA kaj TEJO ĉe UN: https://vk.retevent.com/prelegoj/77BPdnEsKskGvGXgu8dG
·    Enkondukaj prezentoj pri la tri “kolonoj” de UN:
o   Intervjuo kun Giuliano Turone pri homaj rajtoj: https://vk.retevent.com/prelegoj/Bwidup4HNDBnCQwxkIiu
·    Diskuto pri evoluigo kaj homaj rajtoj: https://vk.retevent.com/prelegoj/PTpbfvYpuoZhCP6lj5s7
·    Diskuto pri la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo: https://vk.retevent.com/prelegoj/osNlbDmsPmyKNnDLELxz

Vi ankoraŭ povas aliĝi al la VK per https://vk.mondafest.net/ por spekti la prelegojn.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mondafest.net
mtfettes(ĉe)sfu.ca

Interesiĝintoj

Administranto