La Virtuala Kanada Kinejo okazigis antaŭfestivalan malfermon la 19-an de junio per la filmo "Nigra Animo", de Martine Chartrand (NFO), okaze de la Junideka Festo, kotraŭ sklavismo kaj kontraŭ rasismo en Norda Ameriko: https://esperanto2020.ca/eo/nigra-animo.
La Kinejo tamen estis oficiale anoncita de la LKK dum la Somera Inaŭguro de la Festivalo, en kiu la LKK havis specialan partoprenon. La inaŭguro de la Kinejo kadre de MondaFest' 2020 okazas la 21-an de junio lige kun la festoj de la Nacia Tago de Indiĝenaj Popoloj en Kanado, kun spekteblo de tri filmetoj fare de indiĝenaj filmistoj. La programo de la Kinejo ankaŭ proponas filmojn jam por aliaj datoj.