🖥 8a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj
Ĉiujara festivalo en kiu partoprenas infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj en du kategorioj: solisto kaj koruso aŭ ensemblo.

InternaciaKonkurso

La Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj estas ĉiujara festivalo kiun preparas memstare la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, ricevante inter alie partan monsubtenon de la urbo Vroclavo. La festivalo okazis unuafoje en 2012 sub instigo de ĝia iniciatinto Małgorzata Komarnicka. En sekvaj jaroj ekestis ankaŭ kunlaboro kun ne-esperantistaj organizaĵoj. En 2017 ekzemple kun Centrum Kultury WrocławZachód, Klub Muzyki i kultury kaj Dolnośląskie Stowarzyszenie “Horyzont”.

En la festivalo partoprenas infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj en du kategorioj: solisto kaj koruso aŭ ensemblo. Ĉiu partoprenanto kantas unu kanton nur en Esperanto. 

 REGULARO  DE  LA  FESTIVALO 2020
 
 La festivalo okazas ĉi-jare per interreto. La partoprenontoj kontaktos nin per persona mesaĝo (festivalo.eo@gmail.com) por sendi poste filmeton kun kanto.
 
Tri kategorioj: 
1. koruso aŭ ensemblo, 
2. solisto,
3. registrita en studio
 
 Tri aĝkategorioj:
 0-18 jaroj
 19-54 jaroj
 55-111 jaroj
 
 Lasta dato por sendi la filmetojn: 15 de aŭgusto de 2020.
 La kanto devas esti en Esperanto.
 
 La ĵurio, la aro da specialistoj – esperantistoj kaj muzikistoj – prijuĝos la prezentiĝojn de la partoprenantoj. Ĉi-jare oni pritaksos lingvan kaj muzikan korektecon. La premioj estos aljuĝitaj por tri unuaj lokoj. Plie estos aljuĝitaj Publik-premio kaj Ĉefpremio.
 
 Rezultoj de la festivalo kaj dissendo de la premioj al la distingitaj partoprenantoj okazos post la 12-a de septembro.
 
 Honoran patronecon pri la konkurso akceptis Jacek Sutryk - la Prezidanto de Vroclavo, Bohdan Aniszczyk - la Prezidanto de la Komisiono pri Edukado kaj Junularo kaj la organizaĵoj: Universala Esperanto-Asocio (UEA), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Eurokka (muzika faka asocio de UEA, la kreinto de la eldonejo Vinilkosmo) kaj Juna Amiko (la plej konata kaj ŝatata revuo de Esperantujo) kaj Varsovia Vento (interreta radio). 
 
Speciala dediĉo ĉijare al: MILA VAN DER HORST-KOLIŃSKA.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/efekantoj/
informado.eo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto