🖥 “Lumas en paseo feliĉo perdita”: la dulingva eldono de la dramo “Baladina” kadre de la pola Nacia Legado.
16:00 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Intervjuo kun Przemysław Wierzbowski, prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo.

Internacia

Baladina kun citaĵo.jpg 662 kB
La teatraĵo “Baladina” (pollingve, “Balladyna”) de Juliusz Słowacki, estas tre koninda verko el la pola romantika literaturo kiu multe ŝuldas al la teatraĵo “Iridiono” de Zygmunt Krasiński, al kiu la verko estas dediĉita. 
El Genezo ĝis John Polidori, eĥante la verkojn de Dante, Ariosto kaj Shakespeare, “Baladina” reprezentas perfektan manifestiĝon el la romantika Eŭropa teatro, prilumantan amon, la plej gravan homan senton.

Aliflanke, "Baladina" estas plurfaceta verko, diversmaniere interpretebla, kiu multe pensigis - kaj pensigas - komentistojn.

Ĉiujare, Bjalistoka Esperanto-Societo eldonas, kun financa subteno de la Urbo Bjalistoko, Esperanto-version de la verko elektita por la pola Nacia Legado. 
Ĉi-jare, la dramo “Baladina”, esperantigita de Lidia Ligęza, estos eldonita ankaŭ en la pola lingvo; la du lingvoversioj aperos en du apartaj libroj.

Riccardo Lamperti konversacios kun Przemysław Wierzbowski, prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, pri la dulingva eldono de “Baladina” -  ĉeesta, publika prezento pria okazos tuj antaŭ la intervjuo (https://eventaservo.org/e/nacialegado2020) - , pri la Nacia Legado en Esperanto kaj pri aliaj kulturaj iniciatoj en la naskiĝurbo de L. L. Zamenhof.

Spektu la aranĝon per la ĉefaj komunikkanaloj de UEA:
- Facebook: https://www.facebook.com/universala.esperanto.asocio/videos/1841424912674573/

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

espero.bialystok.pl/eo/
kontakt(ĉe)espero.bialystok.pl

Interesiĝintoj

Administranto