🖥 Tago de Eŭropo
12:30 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
...virtuale kadre de MondaFest'2020. Aliĝu senpage!

Internacia

Kadre de MondaFest' 2020 okazos sabaton, la 22-an de aŭgusto 2020 la Tago de Eŭropo, post:
- la Tago de Azio kaj Oceanio (TAO), la 26-an de junio
- la Mezorienta kaj Nordafrika Tago (MONAT) , la 4-an de julio
kaj antaŭ:
- la Tago de Afriko, la 23-an de aŭgusto
- kaj la Tago de Ameriko, la 30-an de aŭgusto.
----------------------------------------------------------------
La kunveno okazos virtuale per Zoom.
Alirkodo: ricevu ĝin aliĝante per la reta aliĝilo. Limdato: la 20-a de aŭgusto 2020.

La evento estos spektebla kaj re-spektebla ĉe la jutuba kanalo UEAViva (youtu.be/gQTaPzdcgsw).
La tempoj laŭ UTC, ekzemple: 13:00 UTC estas 15:00 en Parizo, Romo, Roterdamo.
La kerna programo okazos inter 13:00 kaj 17:00 UTC.
-------------------------------------------------------
Jen la programo ĝisdatigita je 20-a / 08 / 2020.
-------------------------------------------------------
12:30 : Neformala interkonatiĝo
13:00 : Oficiala malfermo
- Muzika antaŭludo:  Gijom' - Kaj ĉio ĉesis.     
- Bonvenigas nome de la Eŭropa Komisiono de UEA Stefan Macgill
- Salutas aliaj komisionanoj.
- Nome de UEA salutas Fernando Maia Jr.

Muzika interludo 1: Gijom' - La postrompiĝa temp'

13:30 Raportoj pri aktivecoj en landoj de Eŭropo  *

2.jpg 332 kB
Nome: Albanio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio, Latvio, Nederlando, Rumanio, Rusio, Ukrainio.

Pri aliaj landoj (Britio, Ĉeĥio, Finnlando, Islando, Litovio, Luksemburgo, Norvegio, Pollando, Portugalio, Svedio...) raportos Renato Corsetti aŭ alia membro de la Eŭropa Komisiono de UEA.

* Se via lando mankas en la listo kaj vi pretos raporti pri la tiea agado, bv. kontakti la organizantojn.






Ĉirkaŭ 15:00 Muzika interludo 2: Francis Soghomonian  

15:10 Eŭropa Landa Parad' (Stefan Macgill)
15:25 Muzika interludo 3:  Perla Mielo
15:30 Prelegoj
- "
Eŭropaj subvencioj" (Francesco Maurelli)
- "Organizi Lingvo-Festivalon" (Fransoazo Oazo)

15:55 Muzika interludo 4:  LPG

16:00 Eŭropa Forumo : EDE, EEU, Eŭropa Komisiono de UEA

16:20 Video-prezento de "PIV-ido", nova "Vasta vortaro Esperanto-nederlanda"
16:35 Muzika interludo 5:  ĴeLe
16:40 Libera babilado
16:50 Oficiala Fermo  
- Salutas Estraranoj de UEA kaj membroj de la Eŭropa Komisiono de UEA
17:00 Muzika adiaŭo: Koncerto de Kajto ĝis 17:50 UTC.
18:00 Libera babilado
Dum la koncerto Kajto prezentos divers-stilajn kantojn el sia vasta repertuaro:  kaj gajajn kaj modestajn, kaj rapid-tempajn kaj kviet-tempajn kantojn … 
En kelkaj fojoj Kajto volas enmeti kantatelier-elementojn: inviti vin - la publiko - kunkanti, kie ajn vi estas en la mondo …  
Do, la Kajt-anoj Ankie & Nanne antaŭ-ĝojas bonvenigi, ‘vidi’, ‘aŭdi’ kaj certe ‘sperti’ vin dum la koncerto.
Kajto.jpg 48,8 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

alekska(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto