🖥 #mondafest2020 Klerige: KER-ekzamenoj - kun Katalin
18:00 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Sciu pri la nuna kaj nova modeloj de la KER-ekzamenoj

Internacia

Katalin Kovats, komisiita de UEA, estas la ĉeforganizanto de la KER-ekzamenoj. Dum 10 jaroj sukcese ekzameniĝis jam 2407 personoj el 75 landoj (https://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=kandidatoj). 

La ekzamenoj okazas dum grandaj aranĝoj kun la ĉeesto de la ekzamenantoj, tamen pli oftas KER-sesioj en urboj, kluboj, kie la organizajn taskojn devas fari lokaj respondeculoj. 

Nun Katalin informos volontulojn por ke ili povu facile okazigi ekzamenojn en sia loko. Gravas tia formado precipe kiam temas pri la Tutmonda Ekzameno, kiam jare unufoje, samtage, en dekoj da landoj tutmonde estas sesioj, kiel ankaŭ ĉi-jare estos en nombro. 

Vi povos ekscii detalojn ankaŭ pri nova plano de la ekzamena sistemo, nome, ke tre baldaŭ eblos ekzameniĝi ankaŭ tute rete, eĉ individue en la propra hejmo. Kompreneble por tio estos rigoraj teknikaj kondiĉoj, sed tamen ekestos la eblo, kiun oni delonge atendas. La programo estas bona eblo starigi demandojn ankaŭ pri la lanĉota nova nivelo, C2. 

Estus bone se la partoprenonto antaŭ la programo elŝutus kaj eĉ presus la memtaksilon: https://edukado.net/ekzamenoj/referenckadro/memtaksilo kaj plenigus tiun ĉi formularon: https://forms.gle/jen3cknLtmrExhXh9

Temo: KER-ekzamenoj
Tempo: 11a de aŭg.  2020 18:00 UTC
Per Zoom:
https://us02web.zoom.us/j/86129261364?pwd=ZDY4WTJpL0lkK012TXgvZ2RRTDY2QT09

Identigilo: 861 2926 1364
Pasvorto: la nombro de la sukcesintoj. Vi povas vidi ĝin en la nuna teksto aŭ ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj

Vi povos sekvi la filmon de la sesio pere de la YouTube-kanalo de UEA: http://youtube.com/ueaviva.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mondafest.net
katalin.kovats(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto