🖥 #MondaFest2020 Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kulmina momento de la plej klasika manifestiĝo de la Esperanta kulturo

Internacia

La gvida BK-skipo rigardas la ceremonion de disdono de la BK-premioj kiel eron de spektaklo konceptata por kunĝuado de la E-kulturo. Tial ĝi parolas pri BK-Festo.

Ĉi-jare la BK-Festo, samkiel preskaŭ ĉiuj E-aranĝoj, nepre okazas virtuale. Tial oni devis adapti ĝin al tiu prezent-maniero. 

Sed BK disponas, krom kompetenta uzanto de teknikaj rimedoj, la BK-Sekretario mem, teamon de valoraj kunlaborantoj: muzikistoj, kantistoj, deklamantoj ktp, kiuj certe igos nin ĝoje kunfesti la mirindaĵon de la E-kulturo en ties diversaj manifestiĝoj kaj konatiĝi kun la nomoj de la konkursaĵoj kaj konkursantoj premiitaj en BK-2020.

Kunspektu kaj kunfestu tiun ĉi specialan momenton per la ĉefaj komunikkanaloj de UEA! :-)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

uea.org/asocio/komisionoj/belarta...
sciosfero(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto