🖥 Klerige: Literatura Forumo (1-a sesio)
16:00 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Renkontiĝo kun kelkaj el niaj plej famaj aŭtoroj, por kleriĝi kaj inspiriĝi

Internacia

Kadre de la serio "Klerige", sub la kunordigo de la komisiito de UEA pri Kulturo Claude Nourmont, okazos la unua sesio de la unua Literatura Forumo.

Se vi deziras koni de pli proksime kelkajn el niaj plej famaj verkistoj, pliprofundiĝi en nian literaturon kaj kulturon, inspiriĝi kaj inspiri aliajn, kaj pri legado kaj pri verkado, nepre ne maltrafu tiun ĉi eventon!

Partoprenos en la unua sesio:

Anna Löwenstein
Mikaelo Bronŝtejn
Spomenka Ŝtimec
Jorge Camacho

Organizis kaj gvidos la sesion Oĉjo Ĉajka, lanĉinto kaj gvidinto de pluraj literaturaj eroj dum la ĉijara kongresa sezono.

Ligilo al la Zoom-ĉambro: https://us02web.zoom.us/j/85346698617
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

La aranĝo estos spektebla vivelsende per la Jutub-kanalo de UEA ĉe: https://youtu.be/CtLS8oT7vd8

Pliaj sesioj de la Literatura Forumo sekvos post la fino de MondaFest', do nepre sekvu la anoncojn de UEA!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

eventaservo.org/e/mondafest2020
oldaru(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto