🖥 #mondafest2020 Lanĉo de "Omaĝe al Júlia Sigmond: Voĉlegaĵoj de 90"
15:30 - 16:20
Etc/UTC
Elekti horzonon
Voĉlegaĵoj el la lasta verko de Júlia Sigmond, la rakontkolekto "90", pro ŝia datreveno, la 11-an de junio

InternaciaAnonco

Omaĝe al Júlia Sigmond: 90
#mondafest2020 Omaĝe al Júlia Sigmond: la 11-a de julio estas la naskiĝdatreveno de la ruman-hungara verkistino, redaktorino kaj pupteatra aktorino Júlia Sigmond, forpasinta ĉi-jare, pro la nuntempa pandemio, la 23-an de marto. Ŝia lasta naskiĝdatreveno, pasintjare, estis la 90-a, kaj "90" estas la titolo de la lasta rakontkolekto kiun ŝi publikigis (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9751): ĝin konsistigas mallongaj rakontoj, leteroj, memoroj, pripensoj, kiuj mozaike skizas multfacetan portreton de la Aŭtorino.

Kiel eta omaĝo en la tago de ŝia naskiĝdatreveno, en la 11-a tago de julio, en la suba ludlisto disponeblas 11 sonregistritaj rakontoj el "90":
https://soundcloud.com/saraspano/sets/julia-sigmond-rakontkolekto-90

Voĉlegis por vi, kaj voĉlegos pliajn dum la venontaj semajnoj, Sara Spanò. Aŭskultu ilin por interkonatiĝi kun Júlia, kun fragmentoj de ŝia vivo, kun ŝiaj pensoj; aŭskultu ilin por vidi la mondon tra la speciala prismo de ŝia verkado.

Diskonigo bonvenas!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉