🖥 MondaFest 2020: Somera Inaŭguro
12:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Inaŭgura Tago de la Monda Festivalo de Esperanto 2020

Internacia

Somera Inaŭguro estas Ia inaŭgura tago de la Monda Festivalo de Esperanto 2020 - MondaFest'.

MondaFest' 2020 celas omaĝi du festajn sezonojn: Someron kaj Printempon. La Somera Inaŭguro markas la unuan oficialan tagon de la festivalo kaj omaĝas la komenciĝon de somero en la norda hemisfero. La Printempa Inaŭguro markos la lastan oficialan tagon de la Festivalo kaj omaĝos la komenciĝon de printempo en la suda hemisfero. Tial MondaFest' 2020 kun espero rigardas nian planedon, per inspiriĝo je sezonoj de varmo kaj florado, kaj per du inaŭguroj tenos dinamika kaj konstanta la agadon por Esperanto kaj por la kulturo de paco kaj diverseco en nia mondo.

Somera Inaŭguro celas ankaŭ omaĝi la Solenan Inaŭguron, tradician malfermon de la Universala Kongreso.  Ĝi portos en ĝian programon festparoladon de la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, honoran prelegon ĉirkaŭ la 75-jariĝo de UN, temo de la festivalo, omaĝaj momentoj kaj koncerto.

PROGRAMO

La 20-an de junio 2020, 12:00 UTC, okazos la Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), nomata Somera Inaŭguro. Ĉiuj estas bonvenaj spekti ĝin laŭ la suba programo kaj per la jenaj rimedoj: rekte en la retejo MondaFest.net (mondafest.net/programo/) kaj en la spacoj de UEA ĉe Facebook kaj YouTube (youtube.com/ueaviva). La horoj aperas laŭ UTC (por kompreni, kiam ekzakte estos ĉe vi, ni rekomendas konsulti time.is/UTC; ekzemple berlina/pariza/budapeŝta tempo estas UTC+2, t.e. ke 12:00 laŭ UTC egalas al 14:00 por homoj en tempozono de Berlino/Parizo/Budapeŝto).
 
20 junio 2020 - 12:00 UTC
 
 
La programo daŭris ĉirkaŭ du horojn. Pli pri la Festivalo oni povas legi ĉe mondafest.net kaj eventaservo.org/e/mondafest2020. Pri la emblemo de MondaFest’ 2020, kiu reprezentas la spiriton de la Festivalo, eblas legi ĉe revuoesperanto.org/logo-fest.

GK: uea.org/gk/888a1

Arto: Freepik.com
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

estraro-2019-kaj-observantoj(ĉe)googlegroups.com

Interesiĝintoj

Administranto