La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara junulara esperanto-aranĝo, organizata de Pola Esperanto Junularo (PEJ) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ) ekde 2009, sed post-kovime jam duan fojon organizota de internacia teamo ekster tiuj du asocioj.
La Novan Jaron 2025 ni renkontos en Belgio! Ŝanĝo de tradicio, sed kun tre motivigita organiza teamo, en 2024 plejparte konsistanta el junuloj aktivaj ĉe la Verdaj Skoltoj.
Jam eblas aliĝi al la 15a JES, kaj trovi diversajn informojn sur aliaj paĝoj de la retejo de ĉi tiu JES24-25. Por ne maltrafi ajnan oficialan anoncon, abonu nian Telegram-kanalon. Kaj se vi volas jam enrete antaŭkongresumi, aliĝu nian Telegram-diskutejon.
Krom organizi denove mojosan, grandan feston por junaj Esperantistoj, ni deziras samtempe inviti al pripensado pri strategio por pli flua transdonado de sperto kaj iloj, bezonataj por sekurigi la estontecon de JES en tempoj de malpli fortaj kaj malpli stabilaj klasikaj organizoj, kiel landaj sekcioj GEJ kaj PEJ, ol ili estis antaŭ 20 jaroj.
Pro tio vi vidos ke ni programos diversajn eventojn, rilatajn al nia organiza proceso por unu konkreta Esperanto-aranĝo, sed tamen eventuale sendepende interesaj al junaj aktivuloj en la Esperanto-movado ;)
Kiam oni abonas organizan kalendaron, ĉiuj eventoj estas aldonataj al la kalendaro kaj ajnaj eventaj ŝanĝoj
aŭtomate ĝisdatiĝas.
Jen Webcal-ligilo por aboni la kalendaron de eventoj de JES.
Uzu ĝin en programoj kiel Google Calendar, iCal aŭ similaj. Se vi bezonas klarigon kiel uzi la ligilon, legu
ĉi tiun artikolon.