Eo-junulara Bruselumado #1: kun TEJO-delegacio!
18:45 - 23:59 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Diskeja glitkurado, Barata manĝo, Brusela pejzaĝo, junema + alternativema kvartalo, eble dancklubo? Venu amuziĝi kun Belgaj eo-junuloj+TEJO-aktivuloj+novuloj!

InternaciaLoka

Kunveno en Bruxelles-Schumann, ĉe la elirejo de la subteraj stacioj, plej proksima al la enirejo de la ĉefkonstruaĵo de la Eŭropa kominsiono, je la 18:45!

Venu konatiĝi kun bunta amikaro da junaj Esperantistoj (mezume 23 jaraj), okaze de la ĉeesto de 7 delegitoj de TEJO! Bonvenas ĉiuj junuloj kun siaj amikoj, aŭ eĉ tutnovaj komencantoj aŭ interesitoj pri Esperanto!
Uzado de la angla, franca, nederlanda lingvoj tute ne estos tabua!
Ĉisube sekvos proponata plano por nia vespero, sed evidente ni povas decidi surloke alian aferon, laŭ nia plaĉo, ĉar la celo estas nur komuna amuziĝo!

Ni komencos la komunan Bruselumadon tuj post la labortago de la TEJO-delegacio. Ni prenos de tie metroon 1, direkto Stokkel, ĝis haltejo Tomberg. 

Pri metrooj/tramoj/busoj en Bruselo: eblas pagi per ajna senkontakt-kapabla bankokarto: ĝi aŭtomate rezervos €7,5 por 24 horoj, kaj fine nur fakturigos po €2,10 por ĉiu horo da vojaĝado (do ĝis maksimumo de 7,5).

Tio ĉi validas por ĉiuj transportiloj de la kompanio STIB - MIVB. Ekzistas en Bruselo ankaŭ kelkaj busoj de Flandra deLijn kaj Valona TEC, do ne uzu ilin se vi ne volas krompagi post metroo!
 
Apud 'Tomberg' troviĝas sportejo Poséidon: ni amuziĝos per diskeja glitkurado en la glitkurejo inter proksimume la 19a kaj 20:30 (pagu mem la €11 surloke, aŭ antaŭmendu enrete).

Poste ni denove prenos metroon 1 (ĉifoje direkton Gare de l'ouest - Weststation), ĝis haltejo Arts-Loi - Kunst-Wet, por ŝanĝi al linio 2 aŭ 6, respektive direktoj Simonis - Simonis aŭ Roi Baudouin - koning Boudewijn, ĝis haltejo Louise - Louiza)
kaj iros manĝi kune en rue Jourdan.
Ni klopodos kune manĝi en Barata, vegetara restoracio Saravanaa Bhavan. Bedaŭrinde ili malakceptas rezervadon de lokoj en semajnfinoj, sed scias ke ni venos kaj diris ke tute bonvolas adapti spacon tiel, ke nia grupo povu manĝi komune.
Kaze ke ili estus tamen troplenaj, laŭ okupo en la momento de nia alveno, ni havos multajn alternativajn eblojn en la sama kvartalo.

Post la vespermanĝo, ni invitas al grupa foto ĉe la rando de la placo antaŭ la juĝejo, ĉar tie estas bela vido sur granda parto de Bruselo. Por eĉ pli impona pejzaĝo eblas tie rajdi 'La Vidon' (mi ne konas la vorton en Esperanto por ĉi-tipa atrakcio...) kontraŭ €9.

Veraj festemuloj povos daŭrigi amuzon en la kvartalo 'maroloj', ekzemple en la mondfama diskejo the Fuse (kies biletoj ja kostas po €15).
Alternative, eblas kaj indas plupromeni 20 minutojn ĝis la historia urbocentro kaj la multaj buntaj drinkejoj tie. Jen ekzempla promenado por post la proponata grupfoto, al saint-géry - sint-Goriks.

Kontaktebloj:
Aliĝu al nia telegramgrupo (ekz. petu al Delfeno), kaj sendube vi havos agrablegan vesperon kun ni (jam 14 junuloj konfirmis)

Eblas sendi retpoŝtmesaĝon al la organiza teamo de JES24-25, kiu okazos en Belgio, sed ni rekomendas Telegramon.

Sciu ke estas pluraj Esperantistoj (junuloj kaj ne-junuloj) kiuj loĝas en Bruselo, do se la vespero ŝajnas al vi tro malfrua por reiri hejmen, ne ekskludu ion ajn! eble ni trovu 'pasportservan' solvon por vi?

Kaze de problemoj, ankaŭ eblas alvoki la indikitan telefonnumeron (+32488587926) de Delfeno (sed li ĉeestos mem nur ĝis la 22:15)

Ĝis tre Baldaŭ!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

otjes2425(ĉe)gmail.com
Rue de la Loi 200, 1049 Bruxelles

Interesiĝintoj

Administranto