Malferma kunsido #2
17:00 - 18:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ĉu ni MALGUGLIGU nian organizadon?

InternaciaAlia

Post interesa, pensiga malferma kunsido de la Organiza Teamo pri buĝetado, OT JES24-25 denove invitas junajn organizemulojn observi sian kunsidon, kaj tiumaniere trankvile plispertiĝi, por ke vi estu pli preta, kiam vi komencus mem organizi Esperanto-eventon! 

En ĉi dua kunsido en nia serio insiprira de la podkasto 'La Bona Renkontiĝo', ni kunsidos pri alternativaj retaj iloj, uzindaj dum sia kunlaborado, anstataŭ la nuna otjes2425@gmail.com. 

Por partopreni la kunsidon sendu prefere retmesaĝon al jes@esperanto.de, aŭ Telegramu al @DelfenEgo (https://t.me/DelfenEgo). Tiam mi sendos responde ZOOM-ligilon. 

Kaj poste?
Tio ne estos ĉio! Ni jam anoncas 2 pliajn malfermajn kunsidojn, ĉiam dimanĉoj, je la sama horo:
- 10/03: pri la JES-fonduso (kun speciala Brazila gasto)
- 17/03: pri kiel nia vizio pri la kongreso influas jam fruajn decidojn kiel kongresejo…  #JES2024 #LaBoRen #junajorganizemuloj

pliaj ligiloj:
- la koncerna epizodo de La Bona Renkontiĝo kiu inspiris nin por tiu ĉi kunsido: https://www.laboren.org/10-kiel-bone-kunsidi/
- diversaj ebloj subteni nian ambician organizadon de JES24-25 estas amplekse priskribitaj ĉi tie:
https://docs.google.com/document/d/1N4pIAdIG6N-aCbc6B_zF8KaNnez_Yx7-vb_m8JESckg/edit#heading=h.e70gcv4zwxf

Dosieroj
Registritaj prezentoj

reklamilo pri la kunsido;)

Alvoko por MALFERMA KUNSUDO#2: Ĉu ni malgugligu nian organizadon?

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.youtube.com/watch?v=u2hxymzSr...
jes(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto