Venu festi novjaron en la tradicia novjara junulara kunveno, sed ĉifoje neplu en Pollando nek Germanio, sed en Belgio!

Internacia

La tradicia novjara Eŭropa junualara kunveno okazos ĉijare en Belgio!
La oficiala programo daŭros nur 6 tagojn: 27/12/2024 - 02/01/2025, ĉar ni ne volas doni al homoj, kiuj festus ankoraŭ kristnaskon hejme en la 26a de decembro, la senton ke ili maltrafus pro tio komencon de JES.

Tamen ni aranĝis ke eblas jam alveni en la 26/12/2024, kaj pasigi la unuan tagon kun malformalaj, spontaneaj programeroj, kun amikoj, ekloĝante trankvile en la kongresejo (kaj poste bone helpi la aliajn alvenontojn trovi sian vojon ;)


ATENTON AL ĈIUJ KIUJ JAM PARTOPRENIS PASINTAJN JES-ojn:
ĉijare la JES ne nur okazas en alia lando, sed estas ankaŭ organizata de alia teamo, kaj tiu teamo faris kelkajn decidojn, eble ne kutimajn al vi..?
Bv. bone legi la informojn en la aliĝilo, kaj prefere ankaŭ en la aliaj paĝoj de nia retejo (ekz. pri la kotizo, pri la fonduso) por eviti miskomprenojn post via aliĝo!

aliĝualJESenrete-kvadrata.png 1,32 MB

Ekde la 1a de aprilo 2024 eblas jam aliĝi
Estos entute 5 aliĝperiodoj:
1. ĝis (kaj ĉiufoje inkluzive de) 15a de julio
2. ĝis 15a de septembro
3. ĝis 15a de novembro
4. ĝis 15a de decembro
5. ĝis aliĝo dum la kongreso mem (plej kostos tio! ĉar por nia ja malfacilas pritrakti tion surloke, anstataŭ 2 semajnojn antaŭe...)
Ni jam atentigas vin, ke ni starigas sistemon de diversaj donacebloj al JES: 'solidara', 'kultura' kaj 'ĝenerala' JES-fondusoj. Antendu pliajn informojn baldaŭege!

Volonte esploru la aliajn informojn, kiuj alvenos iom post iom en la aliaj paĝoj de nia retejo, ekde la startpaĝo.

Volonte trovu kaj rekomendu nin en Fejsbuko, Instagramo, Jutubo, MiaVivo, X, Reddit kaj Discord! se vi volas iĝi nia ambasadoro kaj reprezenti nin en iu el tiuj, aŭ eĉ alia medio kie vi kontaktas kun Esperantistoj kaj eblaj interesatoj, kontaktu nin, kaj vi povas iĝi oficiala helpanto kun rabatkotizo je via partopreno pro tiu laboro: (disa) varbado gravas en nia vizio, kaj ni eĉ ŝatus antaŭenirigi tion kiel prioritaton en la junularan movadon per nia ekzemplo!
Dosieroj