Malferma kunsido #4
17:00 - 18:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Kiel la organizado dependas de nia komuna vizio pri la JES24-25?

InternaciaAlia

Post interesa, pensiga malferma kunsido de la Organiza Teamo pri buĝetado, OT JES24-25 denove invitas junajn organizemulojn observi kelkajn ĝiajn kunsidojn, kaj tiumaniere trankvile plispertiĝi, por ke vi estu pli preta, kiam vi komencus mem organizi Esperanto-eventon! 

En ĉi kvara kunsido de nia serio insiprita de la podkasto 'La Bona Renkontiĝo', ni kunsidos pri la rilato inter niaj specifaj imagoj kaj celoj rilate al 'nia versio' de JES, kaj konkretaj elektoj kaj konsekvencoj dum la organizado, ĉefe kiam temas pri kongresejo kaj buĝeto. 

Por partopreni la kunsidon sendu prefere retmesaĝon al jes@esperanto.de, aŭ Telegramu al @DelfenEgo (https://t.me/DelfenEgo). Tiam mi sendos responde ZOOM-ligilon. 

Kaj poste?
Kontaktu nin se vi havas sugeston pri kiu parto de nia organiza procezo, vi ŝatus ĉeesti kunsidon! Kaj eĉ sen viaj sugestoj ni sendube havos pliajn pridiskutindajn temojn, do probable la serio havos sekvon ;).
#JES2024 #LaBoRen #junajorganizemuloj

pliaj ligiloj:
- la koncerna epizodo de La Bona Renkontiĝo kiu inspiris nin por tiu ĉi kunsido: https://www.laboren.org/10-kiel-bone-kunsidi/
- diversaj ebloj subteni nian ambician organizadon de JES24-25 estas amplekse priskribitaj ĉi tie:
https://docs.google.com/document/d/1N4pIAdIG6N-aCbc6B_zF8KaNnez_Yx7-vb_m8JESckg/edit#heading=h.e70gcv4zwxf

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.youtube.com/watch?v=u2hxymzSr...
jes(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto