Malferma kunsido #3
17:00 - 18:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ĉu ni plibonigu la JES-fonduson? Kiel pli efikigi ĝin por ekster-Eŭropaj kandidatoj?

InternaciaAlia

Post interesa, pensiga malferma kunsido de la Organiza Teamo pri buĝetado, OT JES24-25 denove invitas junajn organizemulojn observi kelkajn el ĝiaj kunsidoj, kaj tiumaniere trankvile plispertiĝi, por ke vi estu pli preta, kiam vi komencus mem organizi Esperanto-eventon! 

En ĉi tria kunsido de nia serio insiprita de la podkasto 'La Bona Renkontiĝo', ni kunsidos pri la strukturo de la solidara JES-fonduso, kiu celas finance subteni junulajn Esperantistojn kiuj volus partopreni la JES, sed al kiuj tro kostas la tuto de kotizo kaj vojaĝo.
Ni invitas al kunsido ankaŭ anon de la OT de pasinta JES 2023-2024, por klarigi kiel funkciis la JES-fonduso ĉe ili.
Plej speciala gasto estos la prezidanto de Brazila Esperanto Junularo, kiu helpos al ni alrigardi la temon el ne-Eŭropa vidpunkto.

Por partopreni la kunsidon sendu prefere retmesaĝon tamen al jes@esperanto.com, aŭ Telegramu al @DelfenEgo (https://t.me/DelfenEgo). Tiam mi sendos responde ZOOM-ligilon. 

Kaj poste?
Tio ne estos ĉio! Ni jam anoncas 1 pliajn malfermaj kunsidoj, denove en dimanĉo, je la sama horo: 
- 17/03: pri kiel nia vizio pri la kongreso influas jam fruajn decidojn kiel kongresejo…  #JES2024 #LaBoRen #junajorganizemuloj

pliaj ligiloj:
- la koncerna epizodo de La Bona Renkontiĝo kiu inspiris nin por tiu ĉi kunsido: https://www.laboren.org/10-kiel-bone-kunsidi/
- diversaj ebloj subteni nian ambician organizadon de JES24-25 estas amplekse priskribitaj ĉi tie:
https://docs.google.com/document/d/1N4pIAdIG6N-aCbc6B_zF8KaNnez_Yx7-vb_m8JESckg/edit#heading=h.e70gcv4zwxf

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.youtube.com/watch?v=u2hxymzSr...
jes(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto