Filipina Esperanto-Junularo
Filipina Esperanto-Junularo, oficiale mallongigita kiel FEJ, estas senprofita nacia organizo de parolantoj, lernantoj, kaj rekomendantoj de la internacia lingvo Esperanto en Filipinoj.  Ĝi estis fondita en Valenzuela Urbo, Metroo-Manilo la 19-an de septembro, 2013, kaj estas la unua esperanta junulara organizo en la lando.

 FEJ estas nuntempe plena membro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) ekde 2017 kaj havas laborajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio (UEA).  Ĝis la fino de 2018, ĝi havis 70 membrojn en Luzono, Visayas kaj Mindanao.

Kiel la nacia Esperanto-organizo kaj la sola speco en la lando, FEJ celas senĉese disvastigi la scion kaj uzon de Esperanto inter filipinanoj, aparte la junuloj (en aĝo de 35 jaroj kaj sube), kaj doni ŝancojn al tiuj, kiuj parolas kaj lernas la lingvon por plue kultivi sian lertecon kaj profundigi ilian komprenon pri la historio, komunumo kaj kulturo de Esperanto per diversaj agadoj. Aldone, ĝi ankaŭ agas kiel ligilo por ligi junajn filipinajn esperantistojn al tiuj de aliaj landoj. Ĝi organizas orientiĝojn, studobjektojn kaj fojajn interagadojn kiam ajn eksterlandaj esperantistoj vizitas la landon.

+639982491891
fjk.up-esperas.org/#!/about/fej
esperanto.philippines(ĉe)gmail.com
PH

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureAlbert Garrido


Kunadministranto(j)