1a Filipina Junulara Kongreso de Esperanto
NULIGITA | La Kongreso, kiu devus okazi de la 28-a ĝis la 31-a de januaro, estas denove prokrastita de la Estraro de FEJ sen difinitaj novaj datoj. Aliĝintoj kaj ankaŭ uzantoj de Eventa Servo estos informitaj pri eventualaj disvolviĝoj pri la organizado de la FJK. Koran dankon pro via kompreno! -FEJ
La Esperanto-movado: freŝa komenco en multkultura Filipinoj

Internacia

La 1a Filipina Junulara Kongreso de Esperanto (FJK) okazos de la 28a ĝis la 31a de aprilo, 2021 (novaj datoj). 

Kiel la unua landa kunveno de Filipina Esperanto-Junularo, ĝi celas doni al junaj gvidantoj kaj membroj de la esperantista komunumo de la lando la oportunon interagi, lerni, kaj kunlabori en serio de sociaj kaj edukaj aktivaĵoj kaj diskuti aferojn rilatajn al la loka kaj landa esperantista movado.

Kun la temo “La Esperanto-movado: freŝa komenco en multkultura Filipinoj”, la kongreso servos unikan kaj grandan rolon unuafoje kunvenigi junajn esperantistojn tra la lando. Estos seriozaj sesioj por la filipina movado, sed kompreneble estos kulturaj programeroj, paroligaj kursoj, amuzaj programeroj, kaj aldone ekskurso al historiaj aŭ naturaj partoj de la regiono.

Kvankam estos landa junulara kongreso, alilandaj partoprenantoj de ĉiuj aĝoj estos bonvenaj partopreni, por interalie interagi kun lokaj esperantistoj kaj doni al ili la unikan internacian sperton praktikante la lingvon, kaj por gustumi unikajn erojn de la filipina kulturo per planata bunta programo kaj eventuale per turismado. Detaloj pri aliĝoj aperos en novembro 2019.

Por garantii la sukceson de la Kongreso, la Kongresa Organiza Komitato elkore petas al esperantistoj kaj grupoj finance kaj materie apogi ties organizadon. Per via donaco, vi helpos doni al filipinaj esperantistoj la oportunon sperti la verdan etoson, solidigi la esperantistan movadon en Filipinoj kaj certigi la pluan kreskadon de loka esperantistaro.

Bonvolantoj povas donaci per GoGetFunding (http://gogetfunding.com/1fjksubteni/), rekte per PayPal (http://bit.ly/fjkdonaci), aŭ per ĝiri monon al nia UEA-konto (phej-d).

Por pliaj informoj, kontaktu nin per la retadreso: peyc2020@gmail.com.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj