🖥 FEJ Festas: Zamenhof@161 - Zamenhof-Taga kaj Jarfina Renkontiĝo
20:00 - 22:00
Azio/Manilo
Elekti horzonon
Filipina Esperanto-Junularo solenas la 161-an naskiĝdatrevenon de d-ro Zamenhof per jarfina reta renkontiĝo de filipinaj esperantistoj.

Loka

Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) okazigos sian tradician renkontiĝon okaze de la Zamenhofa Tago la 19-an de decembro 2020 (sabato), 20:00-22:00 UTC+8 per Zoom.

La renkontiĝo havas duoblan celon: krom kiel kutime solene omaĝi al la vivo kaj rolo de d-ro L.L. Zamenhof, filipinaj esperantistoj ankaŭ renkontiĝos la lastan fojon en la jaro 2020 antaŭ la tradiciaj kristnaskaj kaj novjaraj ferioj. Per la renkontiĝo, FEJ celas reviziti la plej gravajn kaj belajn spertojn, kiujn filipinanoj havis tra la jaro, kaj interŝanĝi ilian esperojn por la venonta jaro. La renkontiĝo estos dividita en du ĉefajn partojn: la unua estos por la Zamenhofa Tago, kaj la dua estos por la Jarfina Festo.

Krom per la tradicia prelego pri la vivo de d-ro Zamenhof, kiun liveros Albert Stalin Garrido, prezidanto de FEJ, la organizantoj regalos partoprenantojn ankaŭ per kulturaj prezentoj de talentaj filipinanoj Anne Frances Calceta, kiu gajnis en Mondovizio 2020 dum la reta 76-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), kaj Jullian Patrick Azores (Peejay), kiu ludos La Esperon per sia fluto. Wayne Federigan rakontos siajn belajn spertojn kiel reta esperantisto kaj gvidos la retrorigardon al 2020 kiel grava kaj eventoplena jaro por la komunumoj loka kaj internacia.

PROVIZORA PROGRAMO
(Horaro laŭ UTC+8)

Duono I: Zamenhofa Festo
20:00-20:05 - Malfermo kaj Kultura Prezento (La Espero) | Jullian Patrick Azores
20:05-20:20 - [Kvizo] Ĉu vi konas d-ron Zamenhof? | Albert Stalin Garrido
20:20-20:55 - [Prelego] D-ro Zamenhof: kiu estas li? | Albert Stalin Garrido
20:55-21:00 - [Interparolo] Omaĝo al la Majstro
Duono II: Jarfina Festo
21:00-21:05 - [Kultura Prezento] Kristnaska Kanto | Jullian Patrick Azores
21:05-21:30 - [Diskuto] Retrorigardo: Esperanto kaj Nova FEJ en 2020 | Wayne Federigan
21:30-21:45 - [Filmeto] Zamenhof-Taga Filmeto de TEJO
21:45-21:50 - [Prezento] Niaj Esperoj por 2021
21:50-21:55 - [Kultura Prezento] Filipinaj Kantoj Tradukitaj | Anne Frances Calceta
21:55-22:00 - Ferma Parolo | Albert Stalin Garrido

Noto:
Tiu ĉi kunveno estas privata kunveno de filipinaj esperantistoj, ĉar la lingvoj de la kunveno estas, krom Esperanto, la lokaj lingvoj. Rajtos partopreni nur membroj de FEJ kaj aliaj filipinanoj.

Se vi estas filipinano kaj ŝatus partopreni, sendu al ni retmesaĝon per Facebook, aŭ alternative, per nia retadreso esperanto.philippines@gmail.com. Se vi estas eksterlandano, vi povas almenaŭ sendi viajn gratulmesaĝojn kaj bondezirojn al ni sammaniere.

Ĝis baldaŭ! Feliĉajn feriojn!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

facebook.com/FilipinaEsperantoJunu...
esperanto.philippines(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto