🖥 FEJ 7-Jara: Foiro pri la Lingvoj de Filipinoj
16:00 - 19:00
Azio/Manilo
Elekti horzonon
Malkovru la lingvojn kaj kulturojn de Filipinoj per serio de mallongaj sed interesaj prezentoj.

InternaciaLoka

Ĉu vi scivolemas pri la lingvoj kaj kulturoj de Filipinoj?

Filipinoj estas insularo en la sudorienta parto de Azio. Ofte nomata "La Perlo de l' Oriento," Filipinoj estas granda trezorkesto de natura kaj kultura diverseco. Kun 7641 insuloj, pli ol 180 lingvoj, kaj multe pli da lokaj kulturoj, la lando ja estas vere riĉa en multaj aspektoj.

Ĉi-jare, la pandemio haltigis internaciajn turismon kaj vojaĝeblon. Tamen, esperantistoj tra la tuta mondo havos la raran ŝancon konatiĝi pli bone pri Filipinoj kaj ĝiaj lingvoj kaj kulturoj, kvazaŭ oni mem vojaĝis al la lando, per serio de retaj prezentoj de junaj filipinanoj.

Foiro pri la Lingvoj de Filipinoj estas speciala evento okaze al la "Monato de la Lingvoj de Filipinoj," kiun la lando oficiale festas ĉiun aŭguston. FEJ omaĝas al ĉiuj lingvoj kaj kulturoj de la lando, kaj ankaŭ al ĉiuj, kiuj senlace strebis prezervi kaj defendi ilin tra la jaroj.

Malfermita al ĉiuj esperantistoj de la mondo.
Por aliri la eventon, nepre necesas respondi tiun ĉi formularon: bit.ly/FilipinaFoiro.

La evento okazos per Zoom. Por partopreni, necesas havi konton.
(Kreu konton ĉe https://zoom.us/signup)

PROGRAMO
(Ĉiuj horoj laŭ UTC)

I. ĈEFAJ PREZENTOJ
08:00-08:30 Mallonga Kurso pri la Lingvo | Leo Gregory Fordan
08:30-09:00 Aprezi Geografion - el Filipina Vidpunkto | Albert Stalin Garrido

II. INDIVIDUAJ KULTURLINGVAJ PREZENTOJ (Ĉambretoj)
(09:00-11:00)
A. Cebuano
| Aaron Bernard Vergara & Rodge Feona Sacupayo
B. Waray-Waray | Jullian Patrick Azores
C. Hiligaynon | Rommel Panal
D. Batangas-Tagalog | Wayne Federigan

Diskonigu la eventon al viaj konatoj kaj rondoj kaj invitu ilin. Ne forgesu mem aliĝi kaj kunhavigi la ligilon al la aliĝilo: (bit.ly/FilipinaFoiro).

Tiu ĉi evento estas parto de serioj de retaj eventoj kiuj okazos kadre de la 7-a jariĝo de FEJ, kun la ĉeftemo: "FEJ 7-Jara: #PorNovaFEJ". (Klaku la ligilon por vidi la tutan serion.)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

facebook.com/FilipinaEsperantoJunu...
esperanto.philippines(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto