Filipinaj Monataj Renkontiĝoj
16:00 - 20:00
Azio/Manilo
Elekti horzonon
Revenas la ĉeestaj renkontiĝoj de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) post pluraj jaroj de reta kunvenado.

Loka

La unuan fojon en 2024 okazos ĉeesta renkontiĝo inter junaj filipinaj esperantistoj! Venu al SM Manila, ĉe la koro de la filipina ĉefurbo, por ekzerciĝi pri via parolado, konatiĝi kaj tagmanĝi kun aliaj filipinaj junuloj, kaj promeni ĉirkaŭ la historia kvartalo de Manilo. La renkontiĝo okazos la 4-an de majo (sabato), ekde 15:00 laŭ loka tempo (UTC+8). La renkontiĝejo estas ĉe Starbucks SM City Manila Level 1 (vidu mapon ĉe https://bit.ly/4aUMZ35).
Informoj

esperanto.philippines(ĉe)gmail.com
SM Manila

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureWayne Federigan

Administranto