🖥 2-a Virtuala Nacia Asembleo de Filipina Esperanto-Junularo
13:00 - 16:00
Azio/Manilo
Elekti horzonon
Denove kunvenos la membroj de Filipina Esperanto-Junularo.

Loka

Kadre de la reorganiza plano de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), la membraro denove kunvenos por priparoli gravajn temojn dum la 2-a Virtuala Nacia Asembleo, kiu okazos per Zoom ekde 13:00 ĝis 16:00 laŭ filipina tempo (UTC+8:00) je la 30-a de novembro 2020.

Tagordo:
  1. Konfirmo de novaj alelektitoj al la Estraro
  2. Prezento de la nova Estraro kaj la unua estrara raporto
  3. Diskuto pri novaj amendoproponoj al la Statuto
  4. Diskuto pri la membrokotizoj por la jaro 2021
  5. Enkonduko al la Strategia Laborplano 2021
  6. Venontaj planoj
  7. Ceteraĵoj

Nur aliĝintaj membroj de la organizo kaj filipinaj esperantistoj (nealiĝintaj) rajtas partopreni en la Asembleo, krom se alie invititaj de la Prezidanto.

Por ricevi pli da informoj, kontaktu Andrea Marie Dobles, Ĝenerala Sekretario de FEJ, per esperanto.philippines@gmail.com
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.philippines(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto