Kvara Speciala Ekskurso 2020 en Nepalo
23:00 - 23:00
Azio/Katmanduo
Ni volas uzi tiun ĉi programon por fortigi lokan movadon

AliaKongreso

La Nepala Esperanto-Asocio anoncas 12-tagan specialan ekskurson ekde la 26a de februaro ĝis la 8a de marto 2020. Ĉiuj scias ke NEspA okazigas la Himalajan Renkontiĝon, ĉiun duan jaron (ĉi-jare ni sukcese okazigis la 13an). La Himalaja Renkontiĝo signifas plejparte piedvagadon en la montaro, sed tio ne taŭgas al ĉiuj aĝgrupoj. Multaj samideanoj volas viziti Nepalon, sed timas tian marŝadon. Jen jam la kvaran  fojon ni okazigos, do, ekskurson al famaj nepalaj turismaj lokoj, atingeblaj per buso kaj situantaj en belaj pejzaĝoj, inkluzive la famajn montarojn videblajn en Katmanduo, Ĉitaŭan Nacia Parko, Lumbini (la naskiĝloko de Budao), Palpa (tre fama loko por speciala ĉapo nomata Topi en Nepalo), Pokhara kaj  Bandipur Korikha (la plej bela kultura hejmrestado en Nepalo). La ĉefa celo de la programo estas konigi Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al la mondo kaj reciproke.

Retpoŝtadreso: nespa <punkto> 1990 <ĉe> gmail <punkto> com

Viziti la retpaĝon
Raporti malĝustan informon
Informoj

Adreso: Nepala Esperanto Asocio, GPO Box: 10518, Kathmandu, Nepal
Urbo (aŭ loko): Katmanduo - Nepalo

0 0 partoprenantoj

Administranto
Nepala Esperanto-Asocio