Instruantoj kaj prelegantoj

Ĉu vi serĉas instruanton aŭ preleganton por via evento? En la ĉi-suba listo vi trovos nomojn de homoj kiuj indikis ĉe sia profilo en Eventa Servo, ke ili pretas instrui kaj prelegi. Detalojn vi trovos ĉe la respektivaj uzantoprofiloj. Iuj homoj pretas senpage instrui kaj/aŭ prelegi, aliaj petas repagon de vojaĝkostoj aŭ etan financan rekompencon. Foje eblos veni surloke; aliuloj pretas aŭ povos pro praktikaj kialoj nur rete agi. Ankaŭ se vi ne estas organizanto de evento, eblas kontakti ilin – ne hezitu! – esperantistoj estas ĝenerale tre helpemaj.

Edukado.net

Nia partnero Edukado.net disponigas uzpretajn materialojn, informojn kaj diversajn servojn por ebligi bonkvalitan kaj modernan laboron surbaze de tutmonda kunlaboro de Esperanto-instruantoj. Ili proponas ekzamenojn de Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj |

ILEI

ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĝi havas membrojn en la tuta mondo kaj sekciojn en pli ol 40 landoj. Ĉu vi estas instruisto en bazlernejo, mezlernejo aŭ universitato, vi gvidas Esperanto-kursojn, vi interesiĝas pri instruado, vi deziras interŝanĝi spertojn kun kolegoj, vi volas subteni instruadon de Esperanto...? -> Fariĝu membro de ILEI

Montrataj hazardaj instruanto kaj preleganto. Uzu la filtrilon por vidi pliajn.
Instruantoj
User profile picture
Adonis Saliba
Brazilo
Niveloj
Baza Meza Supera
Sperto

Kreinto kaj administranto de Programo Mia Amiko

Prelegantoj
User profile picture
Hamza SALAM
Pakistano
Temoj

Mi prelegas pri la Kulturoj de Pakistano.