Franca esperantistino, por kiu Esperanto estas familia kaj ĉiutaga lingvo ekde 1992, kun tri generacioj de denaskaj parolantoj; gastiganta familio ĉefe en la Alpoj kaj en Bretonujo.
Profesie diplomita instruistino, psiĥopedagogino kaj porinfana psiĥoterapiistino en publikaj lernejoj.
Instruistino de Esperanto ekde 1991, por infanoj kaj plenkreskuloj en diversaj landoj (ankaŭ distance, kadre de afrika universitato). Organizantino de multlingva festivalo.
Popolviolonistino ankaŭ en Esperanto kaj dulingve (baloj, dancgrupoj, mondmuzika kvizo, klaŭna kaj fabela spektakloj).
Ekologia biciklantino per sun-elektra kuŝtriciklo.
Dumviva membro de UEA; prelegantino, reviziantino, interalie por *Monato*. Subtenanto de la Bona Lingvo. Relanĉis la asocion *Espermenso* (membroj de MENSA).
Elektita de ILEI **Instruisto de la Jaro 2024** kaj ricevintino de la **Diplomo pri Elstara Agado** de UEA (2025). fransoazo@gmail.com +33 609 120 374
🎪 Organizo de mia unua Lingvo-Festivalo en 2020 (foto-raporto, 55 denaskaj lingvoj)
👨👩👧👦 Esperanto en familio, edukado en Esperanto, denaskismo, verdaj mentoroj (diskutrondo kun dokumentoj)
📱 Apoj por poŝtelefono en Esperanto
🎻 Muzikado per violono: kvizo pri mondaj muzikoj, kantado kaj karaokeo, 🤡 klaŭnospektaklo, fabelorakonto kun violono.
🌊 Mia nuna regiono Bretonujo, en okcidenta Francujo (videaĵoj)
🗣️ Oftaj eraroj en parolata Esperanto (prezentaĵo)
❌ Oftaj eraroj en skribata Esperanto (prezentaĵo)
🎧 Aŭtismo, Atentomanko, k.a.(diskutrondo kun dokumentoj)
🛺 Prezento de mia sun-elektra kuŝ-triciklo
🌍 Instruado de Esperanto distance kaj amase por afrikanoj
🧠 ESPERMENSO: kio estas tiu organizaĵo? 😉