🖥 Retoso 2024
Retoso estas momento por rete amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun amikoj en Esperantujo.

Internacia

Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 26-a kaj la 29-a de Aprilo. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.

Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ koncertumi: Retoso bonvenigas vin! La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉