Roskilde Festivalo 2024
Grandega muzika festivalo kun teamo de Esperantistoj-volontuloj

Internacia

Neforgesebla, neripeteble mojosa etoso en volontula teamo organizata de esperantistoj!

ATENTU: restis lastaj 3 lokoj (stato de 23.03.2024) - ne maltrafu ilin!

Pri kio temas?

Plena bileto al Roskilde Festival en Danio, kun famegaj mondaj steluloj (kutima kosto: 320 EUR) estos por vi senpaga kontraŭ 3 x 8 h da simpla, grupa, volontula deĵoro – servo ĉe pordegoj al la scenejoj. La tuta trejnado okazos surloke, ne necesas esti sperta, nek paroli la danan. ;)

Nia laborlingvo estas Esperanto. Ni aparte varme bonvenigas novulojn, kiuj volas ekuzi la lingvon vive en mojosa, junulara estoso kaj renkonti aliajn esperantistojn! Vi povas inviti ankaŭ viajn ne-esperantajn amikojn por montri al ili Esperanton. Estos ankaŭ baza E-kurso dum libera tempo inter koncertoj.

Kial aliĝi ĝuste al Roskilde Festivalo?

Krom ebleco sperti la buntan festivalon vi certe ĝuos pro:

- praktike senpaga partopreno, krom viaj vojaĝkostoj,
- ebleco pruntepreni de ni senpage tendon, matracon ktp. kaj uzi ĉion komunan de nia plene ekipita bazejo kun kuirejo - ne necesas kunporti multe.
- ĉiutage komune kuirata vegana manĝo sen aldona kosto,
- aparta, pli trankvila tendaro por volontuloj,
- kunvojaĝo – planata buskaravano de Pollando tra Germanio, aliaj direktoj estas konsiderotaj laŭ intereso (grupoj de amikoj bonvenas),
- senpaga t-ĉemizo kiu atendos vin se vi aliĝos antaŭ la fino de marto 2024!

Nia agado

Krom helpado kaj festumado ĉe la festivalo, grava celo de nia grupo estas ankaŭ subteni esperantistojn en bezono kaj al aliaj Esperanto-eventoj, kiun ni realigas per mono ŝparita de la festivala subvencio.

Rapidaj ligiloj:

ALIĜILO
RETPAĜO
BABLILEJO ĈE TELEGRAM

Prezento de nia grupo fare de niaj amikoj:

PREZENTAĴO POR MONTRI NIN DUM VIA EVENTO (uzu libere por reklami!)
FOTOALBUMO DE PASINTA JARO (2023)
FILMETO ĈE YOUTUBE (GabinEO)
PODKASTO DE VARSOVIA VENTO (Gosia)

Kredu nin - ni ne farus la eventon la 15-an fojon se ĝi ne estus mojosa. ;)
BONVENON!
Dosieroj
Informoj

roskildefestivalo.wordpress.com
roskildefestivalo(ĉe)gmail.com
Darupvej 50A, Roskilde, Danio

Interesiĝantoj

Administranto
User profile pictureMariusz Hebdzyński