Studsesio pri lingvaj temoj por franclingvanoj
Plentempa stud-sesio pri diversaj lingvaj temoj por franclingvanoj kun Christian Rivière

InternaciaKurso


  •  Tiu stud-sesio estas proponata al ĉiuj, ĉu komencantoj, ĉu progresintoj, sed unuarange al kurs-animantoj. Krome, estos bonvenaj studentoj pri lingviko, kiuj dezirus malkovri la tiom apartan funkciadon de ĉi lingvo.
  • La pritaktotaj temoj koncernas strukturajn nociojn. La partoprenontoj tiel disponos koheran percepton de Esperanto, kiu faciligos ĝian postan studadon. La precipaj temoj: 

  1.  La vort-konstruo kaj la radik-farado
  2.  La derivado
  3.  La esprimo de la tempo
  4.  La kunteksta redundanco kaj la tri uz-situacioj
  5.  La aspektoj de la verbo
  6.  Prezentado de la memorigilo Vortujo

  • Por esti pli efikaj, la temojn ni prezentos franclingve, certe kun multaj ekzemploj en Esperanto. Help-dokumento estos disdonita kun utila leksikono por Esperanto-nesciantoj. La projekciataj documentoj estos, laŭ la temo, ĉu en la franca ĉu en Esperanto, sed estas ĉiam klarigataj en la franca.
  •  NB : La partoprenantoj povos kunporti sian komputilon por legi la disdonitajn dokumentojn. Fotokopio de la kvardekpaĝa dokumento (kun koloroj) estas necesa almenaŭ por tiuj kiuj ne disponas komputilon aŭ kiuj deziras aldoni komentojn. Tiuj je sia aliĝo bv. mendi fotokopion krompagendan.
  •  La uzo de Esperanto estos konsilinda ekster la kurso kaj la lastan tagon.
  •  Christian Rivière naskiĝis en 1956, esperantistiĝis en 1991. Li tradukis kaj publikigis plurajn librojn, ĉu originalajn ĉu tradukojn, kaj en prozo kaj en poezio. Li ricevis foje premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA en branĉoj eseo, prozo kaj poezio. Jen lia blogo


Informoj

gresillon.org/studsesio?lang=eo
kastelo(ĉe)gresillon.org
Maison Culturelle d'Espéranto, 1310 route de Le Lude

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto